Miklós Béldi
BÉLDI Miklós estas rumanuja hungara ornitologo, instruisto. Li naskiĝis en Târnăveni la 9-an de aprilo 1925.
Miklós Béldi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1925 en Târnăveni |
Morto | 14-an de aŭgusto 2007 (82-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitato Bolyai de Kluĵo |
Okupo | |
Okupo | lerneja majstro • ornitologo |
Biografio redakti
Miklós Béldi apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Li finis la mezlernejon en Kluĵo kaj li havigis diplomon en Universitato Bolyai. Li instruis en Suceagu. Ekde 1969 li estas kunlaboranto de la Ruman Osrnitologia Centro.
Verkoj redakti
- Ismerjük meg a madarakat (1959, 2. eldono 1962);
- Madarász szemmel a Kárpátokban (Kv. 1970),
- Madárhatározó (Kv. 1980).
- Egy esztendő a madarak világában, [desegnoj de Anka Mónika Béldi Istvánné] ; [koloraj aldonaĵoj de aŭtoro]. Kv., 1995.
- Európa vízimadarai- Az európai tengerek, tengerpartok és belsõ vizek madarai. Desegnaĵoj kaj mapoj de Anka Mónika Béldi Istvánné, koloraj fotoj Pongrác Somssich, József Dr. Szabó kaj la aŭtoro. 1999.
Fontoj redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon
- hungara biografio kun foto[rompita ligilo]