Miklós Darvas [miklOŝ darvaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Darvas Miklós estas hungara kanuisto, olimpiano, mondĉampiono, komercisto.

Miklós Darvas
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1949 (1949-06-06) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Miklós Darvas[1] naskiĝis la 6-an de junio 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Darvas estis edukita ĝis sia aĝo 14 en Révfülöp. Inter 1965-1976 li estis kanuisto en ĉefurbaj sportkluboj sur Danubo escepte inter 1970-1973 en Szeged sur Tiso. Li estis hungara ĉampiono trifoje, ankaŭ li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 sen medalo. En mondĉampionumoj li estis la unua en 1973 kaj la dua post 2 jaroj, ambaŭ individue en distanco 500 m. Depost sia aktiva sporta kariero li estis merkata komercisto kaj vivis en Pilisszántó. Lia edzino naskis 5 filinojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti