Miklós Fejérváry

hungara terposedanto, politikisto

Miklós Fejérváry [miklOŝ fejérvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejérváry Miklós estis hungara, poste usonana bienulo, juristo, politikisto, parlamentano, negocisto. Lia nobela antaŭnomo estis románfalvi.

Miklós Fejérváry
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1811 (1811-05-27)
en Peŝto
Morto 19-an de septembro 1895 (1895-09-19) (84-jaraĝa)
en Davenport (Iovao)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Miklós Fejérváry
Okupo
Okupo juristopolitikistoentreprenisto
vdr

Miklós Fejérváry [1] Arkivigite je 2014-12-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de majo 1811 en Pest (urbo), li mortis la 19-an de septembro 1895 en Usono, en Davenport (Iovao).

Biografio redakti

Miklós Fejérváry studis juron komence en Pozsony, poste en sia naskiĝurbo en Reĝa Universitato de Pest. En 1831 li laboris en juĝejo, en la sekva jaro li advokatiĝis. En 1834 li esploris en biblioteko en Munkeno, kie li trovis altvaloran hungarlingvan kodekson. Li estis gvidanto de la reformuloj en Hont, krome en tiu departemento li kolektis geologiaĵojn, historiaĵojn al la Hungara Nacia Muzeo. En 1843 li estis elektita parlamenta deputito. En 1845 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 gefilojn. Dum la Hungara revolucio de 1848 li apogis politikon de Lajos Kossuth. En 1851 li migris al okcidenta Eŭropo, en Bruselo li konatiĝis kun Miklós Jósika. Ekde la sekva jaro li vivis plu ĝismorte en Davenport, kie li okupiĝis pri aĉetado-vendedo de bienoj kaj domoj. Li estis ankaŭ mecenato de Davenport.

Memorigiloj redakti

  • parko kaj kuracejo portas la nomon Fejérváry en Davenport.

Fontoj redakti