Miklós Krámer [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krámer Miklós estis hungara kuracisto, biokemiisto.

Miklós Krámer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1921 (1921-10-18)
en Budapeŝto
Morto 1-an de aŭgusto 1963 (1963-08-01) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biokemiisto • kuracistobiologo
vdr

Miklós Krámer [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de aŭgusto 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Krámer akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1949. Inter 1950 kaj 1953 li havis postenon en Hungara Scienca Akademio. En la studjaro 1957 li havis stipendion en Londono, en la sama jaro li kandidatiĝis. Hejmenveninta li laboris en kemia instituto, ekde 1961 li estis laboratoriestro. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a fehérjék bioszintézisének kérdéséhez (1957)
  • Molekuláris Genetika (1963)

Fontoj redakti