Franca militiro al Egiptio

(Alidirektita el Militiro al Egiptio)

La kampanjo de Egiptio estis la milita ekspedicio en Egiption fare de la generalo Bonaparte kaj de liaj sukcedantoj el 1798 al 1801, cele al la konkero de Egiptio kaj Mezoriento, kaj tiele blokadi la vojon al Hindio fare de Granda Britio kadre de la lukto kontraŭ tiu menciita ŝtato. Tiu fakte estis unu de la potencoj kiuj eltenis malamikecon kontraŭ la revoluciema Francio.

Bonaparte devant le Sphinx (Napoleono antaŭ la Sfinkso) de Jean-Léon Gérôme.

Ĝi plifortiĝis pere de scienca ekspedicio, komponita de nombraj historiistoj, botanikistoj, desegnistoj kiuj akompanis la armeon por malkovri la riĉojn kaj kulturajn kaj ekonomiajn de Egiptio. La 19a de majo 1798 (30a de florealo de la jaro 6a) la franca ekspedicia armeo eliris el Toulon, sed estis ankaŭ ŝipoj kiuj akompanis ilin el Marsejlo, Ĝenovo, Ajaccio, Civitavecchia. Totale pli ol 400 ŝipoj partoprenis en tiu ŝiparo, same kiel 40 000 homoj kaj aliaj 10 000 maristoj. La ŝiparo konkeris dekomece Malton en la 11-a de junio, poste elŝipiĝis en Aleksandrio la 1a de julio.

Unu el la plej famaj bataloj de tiu kampanjo estis la batalo de la Piramidoj kiu okazis la 21a de julio 1798.

Francio devis abandoni Egiption meze de 1801.

Bataloj redakti

Bibliografio redakti

  • Henry Laurens:
    • Les Origines intellectuelles de l'expédition d'Égypte : l'orientalisme islamisant en France (1698-1798), Isis, 1987
    • Kléber en Égypte : Kléber et Bonaparte, 1988
    • L'Expédition d'Égypte, 1996
  • Frédéric Lenormand, L'Odyssée d'Abounaparti, romano, Robert-Laffont 1994, Prix de la Fondation Lagardère.

Eksteraj ligiloj redakti