Svisa popoliniciato pri malpermeso de minaretoj

(Alidirektita el Minaretiniciativo)

La svisa popoliniciato pri minareto estas popoliniciato, kiu celas malpermesi la konstruadon de minaretoj. La voĉdono okazis la 29-an novembron 2009.

Minareto: Asuano, Egiptio
Minareto: Vinterturo, Svislando

Historio de la svisa minareta popoliniciato redakti

La historia kialo de la lanĉo de la popoliniciato fare de la populisma-dekstrula Svisa Popolpartio estis publika kverelo por la konstruo de malgranda minareto sur la tegmento de la moskeo de la Turka kulturklubo en Wangen ĉe Olten en Kantono Soloturno, kontraŭ kiu kelkaj loĝantoj el la komunumo vane protestis.La svia popoliniciato pri malpermeso de minaretoj estas aparta ekzemplo por eblaj sekvoj de la svisa iniciata rajto, kiu fakte en tiu formo estas monda unikaĵo. La svisa popolo pere de inicatoj povas devigi la registaron kaj parlamenton trakti temojn malagrablajn, kiujn ili preferus eviti. La iniciato pri malpermeso de mosketuroj estas aparte malfacila temo, kiu dividis la popolan opinion.

Laŭ la klarigoj de la iniciantoj La konstruado de moskeoj estas liberaj, sed la iniciato celas malpermesi la konstruadon de mosketuroj. La iniciatantoj vidas la mosketurojn kiel simbolo de potencopreno en la lando. Simile la italaj familiaj turoj en maljunaj italaj urboj estas ankaŭ simboloj de potenco de la familioj. La kirkoturo en Eŭropa estas ankaŭ simbolo de potenco de la roma eklezio. La episkopa katedralo havas ofte duan turojn, la ordinara kirko havas nur unua turon. La iniciatintoj asertas, ke la islama preĝejturo ne estas mencita en korano kaj ĝi estas nur simbolo de potenco kaj de graveco de la moskeo. Granda bela moskeo havas ses minaretojn, ordinara moskeo ne havas minareton aŭ posedas nur unu solan mosketuron. Do evidente temas pri problemo de timo pri la potenco de religioj kaj precipe pri timo antaŭ kreskanta potenco de fremda religio, sentata de svisaj kristanoj kiel minaco al la tradicia kristanismo.

Rezulto redakti

  • En Berno la 23-an de oktobro 2009 laŭ reprezenta opiniesprimo de svisa televido SF 1 kaj de gfs.Berno ĉirkaŭ 53 % de homoj malakceptis la popoliniciaton.
  • (1) En 20minutoj-gazeto oni legas la 13an novembron 2009 de la Partio liberala-radikala: La iniciato estas neutila kaj senefika (france: Parti libéral-radical «L'initiative anti-minarets est inutile et inefficace»).
  • (2) En 20minutoj-gazeto de 13-an novembron 2009 laŭ studaĵo kun 1000 personoj: 46 elcentoj (%) de 1000 personoj ne volas la konstruon de minaretoj; 39 elcentoj(%) volas minaretojn, ankaŭ 7 elcentoj (%)de la 39 elcentoj (%) volas ankaŭ minaretojn kun laŭtparoliloj.
  • (3) 57,5 el cento kaj 1'534'054 personoj kaj 19,5 kantonoj jesis kaj 42,5 el cento kaj 1'135'108 personoj kaj 3,5 kantonoj neis la iniciaton pri minareto. La grandaj urboj Bazelo, Zuriĥo, Ĝenevo, Neŭŝatelo, Laŭzano, kaj la riĉa distrikto Meilen en kantono Zurixho rifuzis la iniciaton. Ankaŭ la kantonoj Bazelo urbo, Vaŭdo, Neŭŝatelo, Ĝenevo neis la iniciaton. La voĉdono de partia sendependeca loĝantaro faris decidkialon. La partopreno de loĝantaro estas granda, ankaŭ de la parto de loĝantaro ne interesa en politikaj problemoj, ankaŭ de ina loĝantaro.
  • La konstruado de minaretoj ne estos permesa. La konstruado de novaj moskeoj estis, estas, kaj estos ebla.

Opinioj de la svisaj eklezioj redakti

La svisa jura sistemo pri eklezioj estas kompleksa. Ĉiuj svisaj kantonoj havas leĝojn pri la diversaj eklezioj. Ofte la kantonoj pagas la pastrojn laŭ kantona leĝo kaj pagas ankaŭ pro socialaj celoj de la eklezioj. Multaj kantonoj havas kantonan "reformitajn landoekleziojn" laŭ kantona leĝo. La kantonoj pagas hodiaŭ ankaŭ la katolikajn pastrojn laŭ la speciala kantona leĝo. Eble la islamaj grupoj kaj societoj povos havi novan kantonan leĝon pri islama religio, sed la popolo de la kantono devos akcepti la leĝon en voĉdono. En kantono zuriĥo la katolika eklezio devis atendi pri hodiaŭa bona leĝo ĉirkaŭ 100 jaroin, la zuriĥa reformita landoeklezio estas forta.

Tago de la moskeoj malfermaj la 7-an Novembro 2009 redakti

La pinta ligo de islamaj komunumoj invitas ĉiujn homojn en moskeoj. malferma tago la 7-an novembro 2009 en la kantonoj Argovio, Apencelo interna, Apencelo ekstera, Bazelo Kampara - Lando, Berno, Friburgo, Graŭbindo, Lucerno, Ŝafhaŭso, Sankt-Galo, Turgovio, Vaŭdo, Zuriĥo kaj Princlando Lieĥtenŝtono (germane FL-Liechtenstein).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti