Wangen ĉe Olten

komunumo de Svislando

Wangen ĉe Olten (germane Wangen bei Olten) estas kaj komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4 804 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Wangen ĉe Olten
Blazono de Wangen ĉe Olten
Blazono de Wangen ĉe Olten
Blazono de Wangen ĉe Olten
Rigardo de la parkloko de Coop-supermerkato en la centro de Wangen ĉe Olten al la preĝejo
Rigardo de la parkloko de Coop-supermerkato en la centro de Wangen ĉe Olten al la preĝejo
Rigardo de la parkloko de Coop-supermerkato
en la centro de Wangen ĉe Olten al la preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 632556 / 243821 (mapo)47.3444444444447.8694444444444Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 52′ O; CH1903: 632556 / 243821 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 4804
Areo 6,94 km²
Alteco 417 m super marnivelo
Poŝtkodo 4612
Komunumkodo 2586
Mapo de Wangen ĉe Olten
Mapo de Wangen ĉe Olten
Mapo de Wangen ĉe Olten
vdr

Geografio

redakti

La komunumo etendiĝas en la oriento de la ebenaĵo de la rivero Dünnern okcidente de la distriktĉefurbo Olten kaj sude de la Soloturna Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo Wangen ankaŭ la vilaĝeto Kleinwangen sude de Dünnern kaj la kvartaloj kaj setlejoj Loch, Chalchofen, Gruebacher, Haflet kaj Banacher.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Wangen ĉe Olten limas en nordoriento al Trimbach, en okcidento al Olten, en sudo al Kappel, en okcidento al Rickenbach, kaj en nordokcidento al Hauenstein-Ifenthal.

Trafiko

redakti

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la regiona busreto Olten-Gösgen-Gäu kaj la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Araŭo kaj Olten al Soloturno kaj Bielo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn sudoriente inter Arburgo kaj Oftringen kaj al la svisa aŭtovojo A2 ses kilometrojn okcidente en Egerkingen.

Historio

redakti

Mezepoka kroniko mencias en la jaro 610 la lokon Wangas kiel batalejo inter alemanoj kaj burgonjoj. Tamen la historiistoj ne certas ĉu temas pri Wangen ĉe Olten, Wangen ĉe AroNiederwangen en Köniz. El la jaro 1226 datiĝas la mencio de Wangen en Buĥsgovio (Wangen im Buchsgau)[1]

Minaretodisputo

redakti

La konstruo de malgranda minareto sur la tegmento moskeo de la Turka kulturklubo en Wangen ĉe Olten kaŭzis la svisan minaretdisputon, kadre de kiu la dekstrema Svisa Popolpartio lanĉis la minaretiniciativon.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Bildoj

redakti