Kappel SO
- La mallongigo SO en Kappel SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kappel.. |
Kappel estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 923 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Kappel | |
---|---|
Blazono de Kappel | |
Kappel, rigardo de Hägendorf | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Olten |
Geografia situo | CH1903: 631098 / 241652 (mapo)47.3257.85Koordinatoj: 47° 20′ N, 7° 51′ O; CH1903: 631098 / 241652 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2923 |
Areo | 5,09 km² |
Alteco | 425 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4616 |
Komunumkodo | 2580 |
Mapo de Kappel | |
Geografio
redaktiKappel situas en la ebenaĵo de Dünnern ĉe la suda bordo de la rivero. La komunumo praktike kunkreskis kun Hägendorf aliflanke de Dünnern. En nordoriento de la komunumo situas la montoĉeno Born kun alteco de 720 m s.m., kiu disigas la ebenaĵon de Dünnern de la valo de Aro. Sur la okcidenta ŝultro de Born tronas de malproksime videble la kapelo de Kappel, kiu kvazaŭ estas la rekonilo de la komunumo.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Kappel limas en nordo al Hägendorf, en nordoriento al Rickenbach, en okcidento al Wangen ĉe Olten, en sudokcidento al Olten, en sudo al Boningen, kaj en okcidento al Gunzgen.
Trafiko
redaktiTra Kappel pasas la kantona vojo nr-o 268.1 de Wangen ĉe Olten al Kestenholz. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Dulliken, tra Olten, Kappel, Gunzgen al Oensingen. Kvin minutojn piede de la vilaĝocentro aliflanke de Dünnern cetere situas la stacidomo de Hägendorf ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1. Tri kilometrojn okcidente situas la aŭtovojtriangulo de Härkingen. La plej proksima aŭtovojalveturo troviĝas en Egerkingen al svisa aŭtovojo A2 en distanco de 3 kilometroj nordokcidente de la vilaĝocentro.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Kappel datiĝas el la jaro 1260 kiel Capella. Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt Urban posedis diversajn bienojn en Kappel, kiu apartenis al la froburga distrikto Fridau. Fridau estis en la jaro 1415 konkerita de Berno kaj Soloturno. Kadre de la divido de la Grafejo Buĥsgovio Kappel kune kun la distrikto Fridau fariĝis parto de Soloturno. [1]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Kappel
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Preĝejo de Kappel
-
Preĝejo interne
-
Malnova domo en la vilaĝocentro
-
Rigardo suden de la preĝejo