Mineralnavn
Listo de mineraloj kun nomoj en Esperanto, angla kaj norvega
Mineralnavn estas libro, konstituanta trilingvan vortaron, kun listo de mineraloj kompilitaj de Tom Arbo Høeg. Por ĉiu mineralo estas indikita : (1) la norvega nomo; (2) la Esperanta nomo; (3) la angla nomo; (4) la laŭelementa konsisto; (5) la kemia formulo de la mineralo; (6) la Dewey dekuma klasifiko de la mineralo. La listo de la mineraloj estas alfabete klasifita surbaze de la tri uzitaj lingvoj.
Mineralnavn | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Tom Arbo Høeg |
Eldonado | |
Eldonjaro | 1988 |
Urbo | Oslo |
Eldoninto | Universitetsbiblioteket i Oslo |
Trajtoj | |
Paĝoj | 264 |
ISBN | 82 7000-142-2 |
Dekum-klasifike oni diferencigis jenajn kategoriojn :
- 549.2 : Nature ekzistantaj krudaj materialoj;
- 549.3 : Sulfidoj;
- 549.4 : Halidoj;
- 549.5 : Oksidoj;
- 549.6 : Silikatoj;
- 549.7 : Aliaj mineraloj (ekzemple boratoj, fosfatoj, karbonatoj, kromiatoj, nitratoj, sulfatoj).
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "mineralnavn".