Ministerio pri laboro, dungado kaj socia dialogo (Francio)
La franca ministerio pri laboro estas komisiita pri laboro, rilatoj kun la sociaj partneroj kaj socialaj temoj, aparte la ĝenerala politiko pri sociala agado, nacia solidareco (familioj, handikapoj, multaĝuloj) kaj politiko pri urbo.
Ministerio pri laboro, dungado kaj socia dialogo | ||
---|---|---|
Ministère du Travail, de l'Emploi et du Dialogue social | ||
![]() | ||
![]() | ||
ministerio de Francio | ||
Dum | 1906 - nuntempe | |
Tipo | franca ministerio | |
Sidejo | Hôtel du Châtelet, 127 rue de Grenelle, Parizo 7-a arondismento | |
Lando | Francio | |
Estr(ar)o | François Rebsamen | |
elstaruloj | René Viviani Jean-Baptiste Lebas Paul Bacon Jean-Marcel Jeanneney Joseph Fontanet Jean Auroŭ Michel Delebarre Philippe Séguin Martine Aubry Jean-Louis Borloo | |
Buĝeto | 11,4 miliardoj da eŭroj (2009) | |
Dungitaro | 10 072 (2013)[1] | |
Lingvoj | franca | |
Retejo | Oficiala retpaĝo de la ministerio | |
Jura formo | ministerio de Francio | |
filioj | Q3043425 • Direction Générale du Travail • France compétences • Direction de l'animation de la recherche, des études et des statistiques • France. Agence nationale pour l'amélioration des conditions de travail • AFPA • Q54199609 • French Centre for Research on Education, Training and Employment vd | |
Partoprenanta | Q59520949 vd | |
Inter sia kreo en 1906 kaj 1983, la ministerio preskaŭ daŭre havis tiun titolon « ministerio pri laboro ». Kun la venko de la socialisma kandidato François Mitterrand en 1981, ĝia nomo ofte ŝanĝiĝis por inkluzivigi agojn sur la kampoj de solidareco aŭ socialaj aferoj, dungado aŭ laboro.
En la registaroj de Jean-Marc Ayrault|gouvernements Ayrault, de la 16-a de majo 2012 al la 2-a de aprilo 2014, ĝia oficiala titolo estis « ministerio pri laboro, dungado, profesia klerigo kaj socia dialogo » ; ĝi fariĝis ministerio pri laboro, dungado kaj socia dialogo poste.
Historio Redakti
Antaŭ la ministerio pri laboro Redakti
Naskiĝo de la laborrajto Redakti
La ministerio pri laboro originis ekde la franca revolucio kun la ideo en 1793 (Terora periodo) ke la rajto je vivrimedoj estis ligita al rajto je laboro.
Revolucio de 1848 Redakti
La provizora registaro de 1848 deklaris la ekziston de « rajto je laboro » la 26-an de februaro 1848, kiu estigos la komisionon de Luksemburgo, komisiita pripensi la rajton je laboro.
3-a Respubliko Redakti
La ideo organizi la rilatojn inter la ŝtato, la entreprenoj kaj la salajruloj ne estis nova. Ĝi komenciĝis kun la starigo de sindikatismo (Leĝo Waldeck-Rousseau). Plie Camille Raspail, deputito de la departemento Var proponis al la Ĉambro de deputitoj la kreon de mùinisterio pri laboro en 1886, 1889, 1890 kaj 1892, kiu ĉiam estis rifuzita. Tamen laborinspektistoj estis kreitaj en 1892 por obeigi la deciditajn leĝojn (infanlaboro...). Aliaj politikistoj (Édouard Vaillant, abato Lemire, , ktp) petis la kreon de tiu ministerio, kiu sukcesis en 1906 dank'al Georges Clemenceau.
Kreo de la ministerio pri laboro Redakti
Jam, en martos 1906, la ministerio pri komerco estis renomita "ministerio pri komerco, industrio kaj laboro" en la registaro de Ferdinand Sarrien. Kaj la 25-an de oktobro 1906 la « ministerio pri laboro kaj sociala antaŭzorgo » estis kreita de la prezidanto de la Konsilio Georges Clemenceau kaj la unua ministro estis René Viviani.
Evoluo direkte al « sociala » ministerio Redakti
En 1981, la ministerio estis estrata de ŝtatministro kun la kampo "nacia solidareco" kun du apogantaj ministroj. En 1983, li fariĝis Ministro pri socialaj aferoj kaj nacia solidareco.
Organizado en 2011 Redakti
Atribuoj Redakti
Strukturo Redakti
Ministro Redakti
Malcentrigitaj servoj Redakti
La malcentraj servoj de la ministerio estas, de 2010, organizitaj en regionaj direkcioj pri entreprenoj, konkurenco, laboro kaj dungado.
Notoj kaj referencoj Redakti
- ↑ (PDF) Dungitaro de la ministerio en la jaro 2013 Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝo www.performance-publique.gouv.fr
Vidu ankaŭ Redakti
Bibliografio Redakti
- Boris Dänzer-Kantof, Véronique Lefebvre & Félix Torres, Un siècle de réformes sociales, Une histoire du ministère du travail 1906-2006, Parizo, eld. "La Documentation française", 2006, 264 p., (ISBN 2-11-006264-9)
- Bruno Béthouart, Le ministère du Travail et de la Sécurité sociale. De la Libération au début de la Ve République, Rennes, eld. "Presses Universitaires de Rennes", « Pour une histoire du travail », 2006, 368 p.
- Alain Chatriot, Odile Join-Lambert & Vincent Viet (ÉD.), Les politiques du travail (1906-2006). Acteurs, institutions, réseaŭ, Rennes, eld. "Presses Universitaires de Rennes", « Pour une histoire du travail », 2006, 518 p.
Oficialaj tekstoj Redakti
- Dekreto n° 2010-1449 de la 25-a de novembro 2010 pri atribuoj de la ministro pri laboro, dungado kaj sano
- Dekreto n° 2010-1507 de la 8-a de decembro 2010 pri atribuoj delegitaj al la ministro ĉe la ministro pri laboro, dungado kaj sano, komisiita pri metilernado kaj profesia klerigo
- Dekreto n° 2010-1470 de la 2-a de decembre 2010 pri atribuoj delegitaj al la subministro ĉe la ministro pri laboro, dungado kaj sano, komisiita pri sano
- Dekreto n° 2009-639 de la 8-a de junio 2009 pri la centra administracio de la ministerioj komisiitaj pri sano, socialaj aferoj, sociala protekto, sportoj , junularo kaj asocia vivo kaj kompletiganta la dekreton n° 2005-1795 de la 30-a de decembro 2005 pri organizado de la centra administracio de la ministerio pri junularo, sportoj kaj asocia vivo