Mira-Bhajandar
Mira-Bhajandar (marate मीरा भयंदर) estas metropolo, antaŭurbo de Mumbajo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro apartenanta al urbaro de Mumbajo.
Mira-Bhajandar | |||
---|---|---|---|
Metropolo kaj antaŭurbo | |||
![]() | |||
urbo urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 401107 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 814 655 () [+] | ||
Loĝdenso | 10 260 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 18′ N, 72° 51′ O (mapo)19.372.85Koordinatoj: 19° 18′ N, 72° 51′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 79,4 km² (7 940 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En la urbo vivas 814 655 loĝantoj sur areo de 79,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 260 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiMira-Bhajandar situas laŭ okcidenta marbordo de la lando kaj ankaŭ sur insulo. Laŭ la maro precipe mangrovoj kreskiĝas. La urbo konsistas el loĝkvartaloj, sed ankaŭ la industrio kaj la butikaro trovis konvenajn lokojn. Mumbajo troviĝas 40 km-ojn.
Historio
redaktiEn la 1970-aj jaroj en Mumbajo la loĝado alte kreskis, tial oni serĉis lokojn pli konvenajn. En tiu loko pli frue estis agrikulturaj kampoj, ĝangalo kaj fiŝkaptista vilaĝo. Mira-Bhajandar konsistis el 2 urboj: Mira kaj Bhajandar.
Trafiko
redaktiMira-Bhajandar havas bonajn vojajn kaj fervojajn kontaktojn kun Mumbajo. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno troviĝas 26 km-ojn.
Klimato
redaktiMira-Bhajandar havas tropikan klimaton, kie regas varmegaj someroj, ne malvarmaj vintroj kaj musono, (la lasta daŭaras inter junio-septembro). Jare pluvas po 2000-3000 mm. La averaĝa temperaturo estas 27 °C.
Vidindaĵoj
redakti- temploj (ankaŭ romkatolika)
- Nacia parko estas proksime