Miroslav

urbo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa urbo. Ekzistas ankaŭ artikolo pri la vira nomo Miroslav.

Miroslav estas negranda urbo en la Sudmoravia regiono de Ĉeĥio kun 3 109 loĝantoj (2023) situanta proksimume 45 km en sudokcidenta direkto de Brno. La urbo estas dokumentita ekde la jaro 1222, kiam la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj lia edzino Konstancie konfirmis ĝin per skribforma dokumento. Neoficialaj informoj parolas pri tio, ke miroslavaj vinĝardenistoj gvidis laborojn dum aranĝado de vinberejoj en ĉirkaŭaĵo de Znojmo, kio estis proksimume je tri jarcentoj pli frue. De urbo vojaĝas interalie ankaŭ busoj kiel konekto al fervoja stacio.

Miroslav
germane Mißlitz
urbo
Evangelia tombejo en Miroslav
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Miroslav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Miroslav
Historia regiono Moravio
Montaro Bobrava montetaro
Memorindaĵoj Miroslav kastelo, Juda tombejo
Situo Miroslav
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 48° 56′ 48″ N 16° 18′ 59″ O / 48.94667 °N, 16.31639 °O / 48.94667; 16.31639 (mapo)
Katastro 26,60 km² (2 660 ha) Miroslav
Loĝantaro 3 109 (2023)
Denseco 116,88 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1222
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 72
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 594458
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Miroslav (Znojmo District)
Retpaĝo: www.mesto-miroslav.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Blazonon donis al la urbo Ferdinando la 1-a en 1533.

En Miroslav vivis ankaŭ granda komunumo de judoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Damnice, Dolenice, Hostěradice, Mackovice, Miroslavské Knínice, Oleksovice, Suchohrdly u Miroslavi kaj Kadov.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 017
18803 097
18903 267
19003 487
19103 672
19213 504
JaroLoĝantoj
19303 873
19502 389
19612 747
19702 720
19802 926
19913 036
JaroLoĝantoj
20013 010
20142 919
20162 887
20172 906
20182 930
20192 945
JaroLoĝantoj
20202 990
20212 981
20223 003
20233 109