Misselberg

Misselberg - prononco [MIslberk] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj ekde januaro 2019 apartenas al la komunumaro Bad Ems-Nassau, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj (antaŭe ĝi apartenis al malpli granda komunumaro Nassau). Fine de la jaro 2018 la komunumo havis 88 loĝantojn.

Misselberg
Blazono
Misselberg in EMS.svg
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Komunumaro Bad Ems-Nassau
Urborajtoj Setleja komunumo (Ortsgemeinde)
Telefona antaŭkodo 02604
Poŝtkodo 56377
Aŭtomobila kodo EMS
Oficiala Municipokodo 07141087
Politiko
Komunumestro Adolf Himmighofen
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo VG Bad Ems-Nassau
Bleichstraße 1
56130 Bad Ems
Demografio
Loĝantaro 88 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 19′ N, 7° 46′ O (mapo)50.31677.76667Koordinatoj: 50° 19′ N, 7° 46′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 260 m
Areo 0,74 km²
Information icon.svg
vdr

Specialaĵo en Misselberg estas la tiel nomata Misselblume - sovaĝe kreskanta nana narciso, kiu troveblas nur en tre malmultaj lokoj de Mezeŭropo. La herbejo, en kiu la floro kreskas kaj floras komence en marto, estas sub naturprotekto por certigi la daŭran ekziston de ĉi tiu rara planto. Multaj naturemuloj venas al la komunumo en la tempo de florado por ĝui la belecon de la floroj.

Eksteraj ligilojRedakti