Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tiel Okazis, aŭ : Mistero Minora estas romano de Ferenc Szilágyi, publikigita en 1958 en Kopenhago de la eldonejo Koko (tiun eldonaĵon represis la eldonejo Iltis en 1982).

Tiel Okazis
aŭ : Mistero Minora
Aŭtoro Ferenc Szilágyi
Eldonjaro 1958
Urbo Kopenhago
Eldoninto Eldonejo Koko
Paĝoj 119
vdr

Resumo redakti

La rakontanto vivis amrilaton kun Aneta en Hungario dum la dua mondmilito. Sed Aneta forlasis lin kaj malaperis. La rakontanto loĝas nun en Svedio. Hazarde li aŭdas muzikpecon komponitan de iu Kuno Toma: en tiu muzikpeco la rakontanto rekonas la ŝlagron, kiun kantis Aneta. Li atente aŭskultas kaj reaŭskultas tiun muzikpecon kaj malkovras, ke tiu muzikaĵo rakontas ion: la komponisto konis Anetan, ili amis unu la alian, sed, finfine, Kuno Toma mortigis la virinon.

La rakontanto decidas paroli kun Kuno Toma: li renkontas lin en Londono, kie li prezentas al li sian interpreton de la muzikaĵo. La komponisto miras tiun inteligentan interpreton. Li invitas la rakontanton al sia hejmo, kie li prezentas al li sian edzinon, Anetan!

Personoj redakti

Jozefo Bulla redakti

Jozefo Bulla estas Hungara laboristo en Svedio. Li aperas en la komenco de la romano: li provis trompi la Svedan ŝtaton sendante ŝtofon al Hungario en la duobla fundo de pakaĵo. Li sukcesas mildigi la akuzon legante al la aŭtoritatuloj leteron, kiu prisbribas la ekstreman mizeron de lia avino. La rakontanto tradukas la leteron.

Poste Jozefo Bulla priskribas al la rakontanto sian fianĉinon. La rakontanto subite kredas, ke ŝi estas tiu Aneta, kiun li neniam forgesis kaj plu amas.

Jozefo Bulla ludas nur akcesoran rolon en la romano: li ekŝaltas la rememoron pri Aneta. Sed lia nomo reaperas plurfoje en la romano (kvazaŭ muzika motivo ?), ĉar li iel ekstartis la rakonton.

Kuno Toma redakti

Aneta redakti

La rakontanto redakti

Maks' la ŝejko redakti

Lokoj kaj tempoj redakti

  • Svedio post la dua mondmilito: "Ni estas en 1948" (p.9)
  • Hungario: en Budapeŝto dum la milito, kaj en la montaro
  • Londono

Temoj redakti

Ĉagreno redakti

Tio estas: nostalgio kaj deprimiĝo.

Disduiĝo redakti

Necerta identeco, alivestiĝo, alinomiĝo (Aneta fariĝis Bianka).

Sonĝoj redakti

Aludo pri Freud. Multaj sonĝoj en la romano. Neracia atingo al la vero.

Muziko redakti

La romano konvinkas la leganton, ke muziko povas signifi ion, se oni longe analizas ĝin kaj rekonstruas tion, kion ĝi rakontas kaj sugestas. La rakontanto aŭskultas la muzikpecon, kiel detektivo enketas en detektivromano.

La romanisto ne tute malkonvinkas la leganton: en la fino malkovriĝas, ke la precipa konkludo de la detektivo-rakontanto estas malvera, sed la cetero estas grandparte vera.

Multaj sonoj en la romano: jam en la komenco kontrastas la Hungaroj, "kantema kaj muzikema popolo" (p.6), kaj Svedio, kie en "la senfinaj arbaroj sordiniĝas la sonoj" (p.7).

La laboro de la rakontanto konsistas en aŭskultado de la radio.

Eksteraj ligiloj redakti