Modala logiko

formala logiko kapabla esprimi ecojn kiel necesecon, eblecon, pruveblecon, devigon, scion ktp

Modala logiko estas formala sistemo, kiu intencas kapti la deduktan konduton de iu grupo de modalaj operaciiloj.​ La modalaj operaciiloj estas esprimoj, kiuj kvalifikas la veron de la asertoj.​ Ekzemple, en la aserto «estas nepre ke 2 + 2 = 4», la esprimo «estas nepre ke» estas modala operaciilo, kiu kvalifikas necesa la veron de la aserto «2 + 2 = 4». Analoge, la esprimo «ĉiam» kvalifikas veran aserton kiel vera en ajna momento, tio estas ĉiam. Ne samas diri «pluvas» kiel diri «ĉiam pluvas». En pli strikta senco tamen modala logiko estas formala sistemo, kiu intencas kapti la deduktan konduton de la esprimoj «estas nepre ke» kaj «estas eble ke».[1]

La epistema logiko estas kampo de la modala logiko kiu temas pri la raciigo pri la sciaro. Dum la epistemologio posedas longan filozofian tradicion kiu devenas el la Antikva Grekio, la epistema logiko estas disvolvigo multe pli ĵusa kun aplikaĵoj en nombraj kampoj, kiaj filozofio, teoria informadiko, artefarita intelekto, ekonomiko kaj lingvistiko. Dum la filozofoj el Aristotelo diskutis la modalan logikon, kaj la mezepokaj filozofoj kiaj Okhamo kaj Duns Skoto disvolvigis nombrajn observojn, estis Clarence Irving Lewis kiu en 1912 realigis la unuan simbolan kaj sisteman traktadon de tiu temo, kiu plue maturiĝis, atingante sian modernan formon en 1963 el la verkaro de Saul Kripke.

Notoj redakti

  1. Garson, James. «Modal logic». En Edward N. Zalta, eld. Stanford Encyclopedia of Philosophy (en angla) (Summer 2009).