Mohammad Hasan Naser-eddin Sahebzamani

Mohammad Hasan Naser-eddin SAHEBZAMANI (en persa: محمدحسن ناصرالدین صاحب‌الزمانی) (mallongigita al M. Saheb-ZamaniMHSZ) (naskiĝis en 1931) estas irana esperantisto, honora membro de UEA ekde 1983 kaj de ILEI. Aŭtoro de la plej ampleksa kaj efika esperanto-lernolibro, La dua lingvo. Doktoro pri psikologio. Siatempe li lanĉis multajn Esperanto-kursojn en Teherana universitato. Aperas en listo kompilita de Ljubomir Trifonĉovski surbaze de enketo de LF-koop, pri 100 plej eminentaj Esperantistoj.[1]

Mohammad Hasan Naser-eddin Sahebzamani
Persona informo
Naskiĝo 1931
Lingvoj Esperantopersa
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo esperantistopsikologotradukisto
vdr

Verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. La Ondo (2000:3). Arkivita el la originalo je 2014-02-17. Alirita 2007-01-21.