Irana Esperantisto

plurlingva magazino publikigata en Irano
(Alidirektita el Irana esperantisto)

Irana Esperantisto estas la oficiala organo de la Irana Esperanto-Asocio kaj servas kiel sendependa kultura sezon-revuo en Esperanto kaj la persa. Ĝia reala persa kaj Esperanto titolo estas Pajam-e Sabzandiŝan. Faslname-je Farhangi-je Do-Zabane-je Farsi-Esperanto = Payam-e Sabzandiŝan (Mesaĝo de Verd-pensuloj respektive Mesaĝo de Verd-ideanoj). Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto. Preskaŭ duono de ĉiu n-ro estas en Esperanto kaj duono en la persa. Ekde aŭtuno 2020 ĝi subtitoliĝas esti magazino en Esperanto, la persa, araba kaj kurda, kvankam la kontribuoj en la araba kaj kurda estas komence nur simbolaj. Tamen, en la reta eldono de aŭtuno 2022 de 40 paĝoj, el kiuj 2 estis nur titolpaĝaj grafikaĵoj, kvin estis en la araba kaj kvar en la kurda - tio estas signifa parto.

Irana Esperantisto
Kovrilpaĝo de la numero aŭtuno 2022
Kovrilpaĝo de la numero aŭtuno 2022
periodaĵo
Speco magazino en Esperanto, la persa, araba kaj kurda
Ĝenro Esperanto-magazino
Formato 56 paĝoj (unua serio ekde 2002), plej ofte 40 paĝoj (dua serio ekde 2012), 29 x 20,5 cm, kun koloraj kovrilpaĝoj
Periodeco kvaronjara

Lando  Irano
Urbo Teherano
Publikigisto Irana Esperanto-Asocio
Ĉefredaktisto M. Reza Torabi (2002-2008), Hamzeh Ŝafii (ekde 2012)
Establodato 2002
ISSN 1728-6174

vdr

La plej fruaj kvin numeroj de Irana Esperantisto estis senpage elŝuteblaj ekzemple de la eksa retejo members.lycos.co.uk/iranespo[1]: Pliaj de la 1-a ĝis la 16-a eldono atingeblas per la reta biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio[2], kaj pluaj 19 numeroj de la unua serio ekde 2002 kaj 29 de la dua serio ekde 2012 krome atingeblas ĉe BitArkivo (vidu sube). Nun en la retejo de Irana Esperanto-Asocio rete videblas ĉiuj numeroj de la dua serio ekde printempo 2012 en formato PDF, kiuj ĝis la fino de 2022 ankaŭ arkiviĝis per la Interreta Arkivo en San-Francisko, Usono.

Propra retejo www.sabzandishan.com lastfoje arkiviĝs en januaro 2013[3], sed la retejo pri magazinoj de Irano, magiran.com, daŭre listigas kaj prezentas la magazinon (en la persa), kaj ĉiam bildigas la plej lastan titolpaĝon.[4] Ĝis nun kelknumere Vikipedio prezentiĝis en la revuo.

Jen prezentadoj kaj recenzoj de la 4-a kaj 5-a numeroj de Irana Esperantisto el 2003 fare de Barbara Pietrzak en la retejo radio.com.pl de la Pola Radio. Barbara ankoraŭ plu regule prezentis kaj recenzis la unuan serion de la revuo en sia radia programo en la 2000-aj jaroj.

Eblas legi kompletan tekston de artikolo el la 5-a numero de 2003 pri potenciala rolo de interreto en ega ekdisvastigo de Esperanto jene: Sekvi la Majstron Interrete.

Laŭ aserto menciita en 2004 en la intertempe ankaŭ kreita angla versio de tiu ĉi artikolo, la anglalingva magazino Newsweek publikigis kelkajn artikolojn kiuj unue estis publikigitaj en Irana Esperantisto. Tio estus interesa informo, se oni povus konkretigi la aserton kaj konfirmi ĝin per referencoj.

Kontakt-informoj de Irana Esperantisto redakti

Inter 2002 kaj 2008 respondeca redaktorino: Fariba Nuri Maĝd, ĉefredaktoro: Reza Torabi
Ekde 2012 redaktora teamo, ĉefredaktoro: Hamzeh Ŝafii
Adreso: P. O. Kesto 17765-184, Teherano, Irano
Telefono: (0098 21) 88348929
Fakso: (009821) 88348928
Retpoŝto: info@espero.ir (ekde 2012), info@sabzandishan.com por la unua serio (2002 ĝis 2008)

Mallonga prezentado de la 5-a numero (aŭtuno 2003)

Kiel ekzemplo, la 5-a numero de la revuo de aŭtuno 2003 (rete) prezentiĝas jene:

Ĝi eldoniĝis sur 56 paĝoj, el kiuj 13 paĝoj estas pri Ŝirin Ebadi la tiujara Nobela pac-premiitino el Irano, pri Alfred Nobel kaj Bertha von Suttner.

Enhavtabelo de la Esperantlingva parto de la 5a n-ro redakti

Enkonduko fare de Hamzeh Ŝafii paĝo 2
Al Farhadeca Ŝirino, poemo pri Ŝirin Ebadi fare de Asad Mahbub 2
Nova proverbaro fare de Morteza Mirbagian 2
Prezentado de d-ro Hejdar Raŝidi 3
Rumi, la plej granda mistika poeto 3
Unu gazalo el Ŝams-Gazalaro 5
Sekvi la Majstron Interrete 8
Floroj el Sadi-florejo, tradukis: d-ro Raŝidi kaj d-ro K. Sajjadpur 10
Geedziĝo aŭ fuĝo, originala novelo de d-ino Ŝirin Ahmad-Nia Speciale pri Ŝirin Ebadi 12
Esperanto aŭ edzperanto (lingva vortludo) fare de d-ro Aleksandro S. Melnikov 16
Ni estas parto de la tero fare de SIATEL trad. f-ino M. FAHMI 20
Damavand: alta kaj fiera ... fare de Reza Torabi 22

Enhavtabelo de la Persa Parto de la 5-a n-ro redakti

Redaktora noto paĝo 55
Speciale pri Ŝirin Ebadi 54
Pri Alfred Nobel: Milito kaj Paco 49
Pri Bertha Suttner 47
Raporto pri UK 2003 46
Kio ni estas kaj kion ni celas? 45
Traduko de la kvina parto de samtitola libreto de UEA. Ĝi prezentas la celojn de E- movado tra la mondo. Tradukis Reza Torabi.
Historio de E-o en Irano 42
Alireza Doŭlatŝahi (Dowlatshahi) daŭre plumas kaj prilumigas la pasintecon de E- movado en Irano.
Esperanto en komputilo kaj interreto 40
Eseo de Ahmad Reza Mamduhi kiu priskribas detale kaj lernige kiel oni povas alfronti eventualajn problemojn rilate al E-o en komputilo kaj interreto.
Esperanto, literaturo kaj traduko 36
Artikolo de Golam Reza Azarhuŝang, la dua kaj lasta parto. En la artikolo oni konkludas, ke pere de E-o pli facile kaj konkrete eblas konkeri problemojn pri tradukado.
Proparoli Esperanton 34
Traduko de artikolo aperinta en la fama angla lingva revuo Newsweek 11 aŭg. 2003.
Mondo de Interreto 30
Novaĵoj kaj informoj pri Esperanto-rilataj retaferoj.
Mondo de Esperanto 27
Novaĵoj pri Esperanto tra la mondo
Novveninto 28
Novelo de Don Harlow kiun enpersigis Golam Reza Azrahuŝang

Referencoj redakti

Unua serio (2002 ĝis 2008) redakti

Dua serio (ekde printempo 2012) redakti

Nun en la la retejo espero.ir de Irana Esperanto-Asocio rete videblas ĉiuj numeroj de la dua serio ekde printempo 2012 en formato PDF, kiuj ĝis la fino de 2022 ankaŭ arkiviĝis per la servo "wayback machine" de la Interreta Arkivo en San-Francisko, Usono. Krome (vidu la ligilon sube) la numeroj 1 ĝis 29 de la dua serio, do ĝis inkluzive printempo 2019 ankaŭ per la [BitArkivo] arkiviĝis en la retejo archive.org de la Interreta Arkivo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti