Bertha von Suttner

Aŭstra pacistino kaj verkistino, Nobel-premiito pri Paco, (1843 - 1914)
(Alidirektita el Bertha Suttner)

Bertha von SUTTNER [BERta fon SUTne] naskiĝis kiel Bertha Sophia Felicita Gräfin von Kinsky von Chinic und Tettau la 9-an de junio 1843. Ŝi mortis la 21-an de junio 1914. Ŝi estis aŭstra pacistino, verkistino kaj la unua virino kiu ricevis la Nobelpremion pri paco en 1905.

Bertha von Suttner
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Bertha von Suttner en 1906
Bertha von Suttner en 1906
Persona informo
Bertha von Suttner
Naskonomo Berta Gräfin Kinsky von Wchinitz und Tettau
Naskiĝo 9-an de junio 1843 (1843-06-09)
en Prago, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Aŭstra imperio
Morto 21-an de junio 1914 (1914-06-21) (71-jara)
en Vieno
Mortis pro stomaka kancero [#]
Tombo Ĉeftombejo de Gotha [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio [#]
Subskribo Bertha von Suttner
Memorigilo Bertha von Suttner
Familio
Dinastio Kinsky [#]
Patro Franz Joseph Kinsky [#]
Patrino Sophie Wilhelmine Koerner [#]
Edz(in)o Arthur Gundaccar von Suttner [#]
Profesio
Alia nomo B. Oulot, Jemand [#]
Okupo verkisto • romanisto • tradukistoĵurnalisto • pacifisto • sciencfikcia verkisto • redaktisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Bertha von Suttner naskiĝis en Prago, parton de la infanaĝo ŝi travivis en Brno kun la patrino Sofia ĉe sia zorganto, grafo Fürstenberg, en ŝia 13-a jaro ili transloĝiĝis al Vieno. Kiel juna virino ŝi laboris kiel edukistino en la familio von Suttner kaj enamiĝis al ties plej juna filo Arthur von Suttner. Sen la scio de la familianoj la paro geedziĝis en Vieno en la jaro 1875. La geedzoj dum naŭ jaroj (1876–1885) vivis en la Kaŭkazo kaj komencis vivteni sin per verkado.

Reveninte al Vieno Bertha von Suttner ekinteresiĝis pri pacifismaj temoj. En la jaro 1886 ŝi en Parizo rerenkontis la inventiston Alfred Nobel, kiun ŝi dek jarojn antaŭe ekkonis kaj kiu subtenis ŝiajn pacifismajn idealojn.

En 1887 ekestis ŝia kontraŭmilita romano Die Waffen nieder!, For la Batalilojn!, kiu fariĝis la plej granda sukceso en ŝia literatura kariero. Komence pluraj eldonistoj rifuzis la eldonadon kaj nur en la jaro 1889 ĝi publikiĝis en tre malgranda eldonkvanto – kaj vendiĝis tiel bone, ke baldaŭ sekvis pliaj eldonoj kaj tradukoj al pluraj lingvoj. Ĝis nun la libro estis publikigita en 37 eldonoj, kaj tradukita al 12 lingvoj.

Inter la jaroj 1892–1899 von Suttner akiris internacian reputacion kiel redaktoro de la pacisma gazeto Die Waffen nieder!, nomata laŭ ŝia libro. En 1897 ŝi prezentis al la aŭstra imperiestro Francisko Jozefo la 1-a peticion de subskriboj instigantaj lin fondi internacian tribunalon. Ŝi ankaŭ partoprenis internacian konferencon por paco en Hago kaj en la formulado de la unua Haga traktato en 1899, sed ŝiaj altaj atendoj ne realiĝis.

En 1907 ŝi ĉeestis la Duan Pacan Konferencon en Hago, kiu diskutis diversajn aspektojn de la militaj leĝoj. Sojle de unua Mondmilito, Suttner daŭre argumentis kontraŭ internaciaj armilaroj. En 1911 ŝi estis nomumita membro de la Konsilio-Paco de Carnegie.

 
Skulpturo de von Suttner en la korto de la Pacomuzeo Vieno

En 1891 von Suttner instigis la fondon de la Österreichische Friedensgesellschaft (Aŭstra Societo de Pacamantoj), kies prezidantino ŝi fariĝis, kaj unu jaron poste ŝi fondis similan societon en Germanio. En 1905 ŝi gajnis la Premion Nobel de Paco. La 21-an de junio 1914 – mallonge antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito – ŝi mortis en Vieno.

Nobel-premiito pri paco Alfred Hermann Fried estis la plej intima kunlaborinto de von Suttner.

Rilatoj al EsperantoRedakti

”La pacifismo kaj Esperanto estas kuzoj” estis la teksto de telegramo, kiun von Suttner foje sendis al la Dresdena Esperanto-Societo.

La verko Die Waffen nieder! de von Suttner aperis ankaŭ en Esperanto sub la titolo For la Batalilojn!, unue tradukita de Armand Caumont en 1914.[1] En la antaŭparolo de la libro skribis D-ro Heinrich Arnhold ke von Suttner en 1906, gastante ĉe liaj gepatroj, rekomendis al li lernadon de Esperanto, kaj ke li havis ”la plej karajn memorojn” pro la lingvo.

Kiam la germana poeto Peter Rosegger la unuan fojon legis Die Waffen nieder!, li diris: ”Kiel la Biblio, tiu ĉi libro estas tradukota en ĉiujn lingvojn de la mondo”, kaj baldaŭ la libro komencis sian vojaĝon, tradukita en multajn naciajn lingvojn, varbanta novajn anojn por la granda ideo de la paco kaj de la interkompreno inter la popoloj.

MemoroRedakti

Sur la soklo de la monumento Bertha von Suttner en la korto de la Viena Pacomuzeo videblas la titolo de la verko Die Waffen nieder! en pluraj lingvoj, inter alie esperante ’For la Batalilojn!’. La monumento estis skulpita de Ingrid Rollema kaj desegnita de Guus Boudestein 2014.

Ŝiaj manuskriptoj troviĝas ĉe Peace Archives [2] en la biblioteko de la United Nations Library en Ĝenevo (Svislando).[3]

Ekde 1999 ŝia portreto aperas sur la nacia flanko de la 2 eŭro aŭstraj moneroj.

VerkojRedakti

  • Ein schlechter Mensch (Malbona Homo), München 1885
  • Daniela Dormes (München), 1886
  • Das Maschinenalter (Epoko de Maŝinoj), 1889
  • Die Waffen nieder! (esperanta traduko For la Batalilojn!),[1] 1889
  • Vor dem Gewitter (Antaŭ ŝtormo), Wien 1894
  • Einsam und arm (Sola kaj malriĉa), Dresden 1896
  • Die Haager Friedenskonferenz (Packonferenco en Hago), Leipzig 1900
  • Marthas Kinder (La infanoj de Martha, For la Batalilojn! – Volumo II, 1902)
  • Franzl und Mirzl (Franzl kaj Mirzl), Leipzig 1905
  • Die Entwicklung der Friedensbewegung (Evoluo de la pac-movado), Leipzig 1907
  • Randglossen zur Zeitgeschichte (Marĝene pri la nuna historio), 1892–1900 kaj 1907–1914
  • Rüstung und Überrüstung (Vetarmado kaj troa vetarmado), Berlino, 1909
  • Der Menschheit Hochgedanken (Altpensensite pri la homaro), Berlino, 1911
  • Die Barbarisierung der Luft (Barbarigo de la aero), Berlino, 1912

BildaroRedakti

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 For la Batalilojn!, rete legebla
  2. Peace Archives
  3. United Nations Office at Geneva (UNOG) Library Arkivigite je 2014-07-15 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭRedakti

  Trovu « Bertha von Suttner » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»