Mohamed MERAHMohammed Merah, (naskiĝis la 10-an de oktobro 1988 en Tuluzo[1], mortis la 22-an de marto 2012 en Tuluzo), estis franca karoseri-meĥanikisto deveninta de alĝeria familio, suspektita esti la farinto de pafadoj de marto 2012 en Sudo-Pireneoj.

Mohammed Merah
Persona informo
Aliaj nomoj Yusuf al-firansi
Naskiĝo 10-an de oktobro 1988 (1988-10-10)
en Tuluzo
Morto 22-an de marto 2012 (2012-03-22) (23-jaraĝa)
en Tuluzo
Tombo Cornebarrieu
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioAlĝerio
Familio
Frat(in)oj Abdelghani Merah • Abdelkader Merah
Okupo
Okupo seria murdisto
vdr

Biografio redakti

Deveninta de alĝeria familio, Mohamed Merah estis la plej juna infano de tri fratoj kaj du fratinoj[2], [3], li kreskis en Tuluzo en kvartalo de Bellefontaine (Mirail), poste en kvartalo de Les Izards[3][4]. Mohamed Merah sekvis «malfacilan» lernadon laŭ polic-oficiro[5]. Li poste sekvis meti-lernadon de karoserio poste laboris kelkajn monatojn en aŭtomobila riparejo[6], [7].

Ekde 2005, li estis juĝita fare de porinfana tribunalo pro diversaj aferoj de detruadoj, malrespektoj de aŭtoritato aŭ de ŝteloj[8]. Du jarojn poste en 2007, dum li fariĝis plenaĝulo, Mohamed Merah estis kondamnita al 18 monatoj da firma enkarcerigo, pro ŝtelo per perforto kontraŭ maljunulino[9], li restis en karcero de decembro 2007 ĝis septembro 2009 laŭ lia advokato[8]. Laŭ franca ministro de Internaj aferoj Claude Guéant, estis en lia kondamno-dosiero en 2012, «18 faroj de perforto en lia posedo kaj ĝis tiam li estis konsiderita kiel "eta deliktulo"»[7] [10] [2].

En 2008 poste en 2010, la junulo provis rekrutiĝi en franca ter-armeo kaj Fremdula Legio. Vane: liaj juraj precedencoj kaj lia malstabila psikologio instigis la rekrutistojn malakcepti lin[11].

Li interalie iris al Kandaharo, en la sudo de Afganujo, kie li estus arestita pro metado de bomboj. En 2008, li forfuĝis, profitante el masiva eskapo dum sturmatako de talibanoj kontraŭ la karcero, laŭ ties direktoro. Tamen, la afgana registaro malkonfesas lian detenon. La guberniestro de la afgana provinco de Kandaharo malkonfesis merkrede la dirojn de la direktoro de prizonoj ke li asertis ke la suspektato de murdoj de Tuluzo kaj Montauban estis arestita en 2007 en Afganujo kaj forfuĝis kelkajn monatojn poste[12]. En Pakistano, respondeculo de inform-servoj deklaris, ke Mohamed Merah neniam estis arestita en la lando. «Ni havas neniun informon koncernanta lin»[12]. Mohammed Merah estus irinta poste en la tribajn regionojn de Pakistano[13].

En 2012, il vivis en la kvartalo de Côte Pavée en Tuluzo, depost tri jaroj[14].

Pafadoj de marto 2012 en Sudo-Pireneoj redakti

Inter la 11-a kaj 19-a de marto 2012, Mohammed Merah estis suspektita pri mortigo de militisto en Tuluzo, du aliaj en Montauban, kaj tri infanoj kaj instruisto en la enirejo de juda lernejo "Otzar Hatorah" en Tuluzo[10].

La 21-an de marto 2012, la polica korpuso "RAID" intervenis por aresti lin en lia loĝejo de la kvartalo "Côte Pavée" en Tuluzo, situanta ĉe n-ro 17 rue du sergent Vigné. Dum la negocado, li deklaris esti aginta kiel « batalanto de Al-Kaida, por defendi la palestinajn infanojn »[10].

La morgaŭon, post 32 horoj da negocado, sturmado estis lanĉita je la 11H 30mn, Mohamed Merah pereis post interpafado kun la homoj de "RAID". Dum sturmado, pli ol 300 kugloj estis pafitaj kaj du policanoj estis vunditaj[15].

Psikologia portreto redakti

La advokato de Mohamed Merah priskribis lin kiel ulon «trankvilan, afablan, respekteman»[14]. Mohamed Merah fariĝis religia fanatikulo post lia restado ĉe Al-Kaida, li certigis, sed polico almenaŭ certas, ke li konvertiĝis al radikala islamo. Laŭ ĵurnalistino de France 24 al kiu li telefonis antaŭ ol esti ĉirkaŭita de homoj de "RAID", li estis fiera pro siaj agoj kaj volus mortigi ankoraŭ, li estus planinta alian atencon la saman matenon, celante militiston kaj du policanojn[16][17][18].

Referencoj redakti

  1. Mohamed Merah: le visage du tueur Arkivigite je 2012-03-23 per la retarkivo Wayback Machine en Bel RTL, 21 marto 2012
  2. 2,0 2,1 Grégoire Fleurot, « Qui est Mohammed Merah ? » en Slate, 21 marto 2012
  3. 3,0 3,1 Le suspect ? «Il aime le foot, la moto, les filles» Arkivigite je 2012-04-18 per la retarkivo Wayback Machine en Libération, 21 marto 2012
  4. Celine Rastello, « Mohamed Merah, 23 ans, des petits larcins à Al-Qaida » en Le Nouvel Observateur, 21 marto 2012
  5. Adrien Cadorel, « Mohamed Merah, de la petite délinquance aŭ meurtres en série » en Metro, 22 marto 2012
  6. Lucie Soullier, « Toulouse: Portrait de Mohamed Merah, le présumé tueur au scooter » en L'Express, 21 marto 2012
  7. 7,0 7,1 Mohamed Merah: qui est le suspect des tueries de Toulouse et Montauban en Le Huffington Post, 22 marto 2012
  8. 8,0 8,1 Lucie Soullier, « "Mohamed Merah est totalement coupé de la réalité" » en L'Express, 22 marto 2012
  9. « Christian Etelin: "Mohamed Merah me fait penser à un cas de double personnalité" » en 20 minutes, 21 marto 2012
  10. 10,0 10,1 10,2 Philippe Chapleau, « Suspect de Toulouse. Mohamed, 23 ans, djihadiste » en Ouest-France, 21 marto 2012
  11. Enora Ollivier (kun Julie Rimbert), « Mohamed Merah, un «petit délinquant» devenu fanatique » en 20 minutes, 21 marto 2012
  12. 12,0 12,1 Reuters, « Mohamed Merah n'aurait pas été détenu en Afghanistan »[rompita ligilo] en Le Point, 21 marto 2012
  13. Toulouse: Revivez les événements de ce mercredi en direct en 20 minutes, 21 marto 2012
  14. 14,0 14,1 Christophe Cornevin, « Mohamed Merah, un jeune carrossier "calme et gentil" » en Le Figaro, 21 marto 2012
  15. Toulouse : 300 cartouches tirées pendant l'assaut en Le Parisien, 22 marto 2012
  16. L’avocat de Mohamed Merah tombe des nues en La Dépêche du Midi, 21 marto 2012
  17. Isabelle Monnin, « L'avocat de Mohamed Merah : "Je l'ai souvent défendu devant le tribunal des enfants" » en Le Nouvel Observateur, 21 marto 2012
  18. AFP, « Toulouse : le suspect allait à nouveau tuer » en Europe 1, 21 marto 2012