Molondin

komunumo de Svislando

Molondin estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Molondin
Blazono de Molondin
Blazono de Molondin
Blazono de Molondin
Molondin
Molondin
Molondin
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 45′ 37″ N 6° 44′ 56″ O / 46.76028 °N, 6.74889 °O / 46.76028; 6.74889 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 37″ N 6° 44′ 56″ O / 46.76028 °N, 6.74889 °O / 46.76028; 6.74889 (mapo)
Areo 5,49 km²
Alteco 611 m super marnivelo
Poŝtkodo 1415
Komunumkodo 5921
Mapo de Molondin
Mapo de Molondin
Situa mapo de Molondin
vdr

Geografio redakti

La komunumo Molondin situas la molasaj montetoj inter la valoj de la riveroj Mentue kaj Brojo en la Vaŭda Mezlando proksimume 5 kilometrojn norde de la Lago de Neŭŝatelo kaj 9 kilometrojn oriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Molondin kaj la vilaĝetoj Petit Bâle kaj Devant Saint-Martin-du-Chêne.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,49 km², de kiuj 27,8% estas kovritaj de arbaro, 67,0% servas por agrikulturo kaj 4,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Molondin limas en nordo al Rovray, en nordnordoriento al Chavannes-le-Chêne, en nordoriento al Chêne-Pâquier, en sudoriento al Démoret, en okcidento al Donneloye, kaj en nordokcidento al Yvonand.

Trafiko redakti

Molondin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flankaj konektaj vojoj de Chêne-Pâquier, Démoret, Donneloye kaj Yvonand. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas ok kilometrojn okcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Molondin datiĝas el la jaro 1380 kiel Mollondens kaj Mollendens. Tiam Mollondin estis disigita de la teritorio de Saint-Martin kaj dividita en diversaj feŭdoj. Dum mezepoko en Molondin ekzistis urbeto kun burgo, kiu estis la centro de la tiama Senjorujo Saint-Martin-du-Chêne. La loko estis tamen forlasita en la 16-a jarcento. De la iama urbeto retis nur la defenda turo de la burgo. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Molondin apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti