Rovray

komunumo de Svislando

Rovray estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Rovray
Blazono de Rovray
Blazono de Rovray
Blazono de Rovray
Rovray
Rovray
Rovray
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 47′ 6″ N 6° 45′ 47″ O / 46.78500 °N, 6.76306 °O / 46.78500; 6.76306 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 6″ N 6° 45′ 47″ O / 46.78500 °N, 6.76306 °O / 46.78500; 6.76306 (mapo)
Areo 3,20 km²
Alteco 650 m super marnivelo
Poŝtkodo 1463
Komunumkodo 5928
Mapo de Rovray
Mapo de Rovray
Mapo de Rovray
vdr

Geografio redakti

La komunumo Rovray situas en la molasaj montetoj sude de la Lago de Neŭŝatelo, proksimume 10 kilometrojn oriente de la kuracloko Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Rovray kaj Arrissoules kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,20 km², de kiuj 27,5% estas kovritaj de arbaro, 75,0% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rovray limas en okcidento kaj nordo al Yvonand, en oriento al Cheyres (FR), en sudoriento al Chavannes-le-Chêne, kaj en sudokcidento al Molondin.

Trafiko redakti

Kvankam tra Rovray pasas la svisa aŭtovojo A1, la komunumo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de flanka konekta vojo de Yvonand al Chavannes-le-Chêne. La plej proksima alveturejoj al la aŭtovojo situas en distanco de proksimume 10 km oriente apud Estavayer-le-Lac kaj en okcidento apud Yverdon-les-Bains Pere de poŝtaŭtolinio al Yvonand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rovray datiĝas el la jaro 1403 kiel Roueraye. Dum mezepoko Rovray apartenis al la Senjorujo Saint-Martin-du-Chêne, kiu dum la regado de Berno de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la Voktejo Yverdon, kiu en la jaro 1798 estis transformita al distrikto kaj ek de 1803 apartenis al la Kantono Neŭŝatelo. En la jaro 2005 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Arrissoules estis integrita al la komunumo Rovray. Sub la administra reformo de 2007 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 kun la iama distrikto Yverdon Rovray estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti