Monaĥinejo monta (Heiligenstadt)

La Monta monaĥejo de Heiligenstadt (germane: Bergkloster Heiligenstadt) en Heilbad Heiligenstadt, Germanujo (Friedensplatz nr. 5) apartenas al la ordeno de la Fratinoj de Mario Magdaleno Postel.

Monaĥinejo monta
La lerneja (Elizabetlernejo) kaj monaĥineja komplekso en Heilbad Heiligenstadt
La lerneja (Elizabetlernejo) kaj monaĥineja komplekso en Heilbad Heiligenstadt
monaĥejo
Informoj
fondodato 1862
Situo
Geografia situo 51° 22′ 39″ N, 10° 7′ 49″ O (mapo)51.37756510.130244Koordinatoj: 51° 22′ 39″ N, 10° 7′ 49″ O (mapo)
lando Germanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Monaĥinejo monta (Heiligenstadt) (Turingio)
Monaĥinejo monta (Heiligenstadt) (Turingio)
DEC
Monaĥinejo monta (Heiligenstadt)
Monaĥinejo monta (Heiligenstadt)
Monaĥinejo monta (Germanio)
Monaĥinejo monta (Germanio)
DEC
Monaĥinejo monta
Monaĥinejo monta
Map
Monaĥinejo monta
vdr

Historio redakti

Fondis fratino Placida post kontaktoj je instruistinoj en la katolika insulo enprusia Eichsfeld, en la jaro 1862 la unuan germanan filion de la menciita ordeno sur iama konvento-monto (de la cistercianoj). De tiam la fratinoj instruistaj konatas ankaŭ sub la nomo Heiligenstädter Schulschwestern kaj la klostro mem kiel Bergkloster. Dum Kulturbatalo ĝi eĉ neniigitis en 1877 por la daŭro de 10 jaroj. La monaĥinejo iĝis la ĉefsidejo de la germanaj fratinoj. Post la divido de Germanlando je unu libera kaj unu komunisma parto la laboro kunordiga por la en 1920 fondita tutgermania branĉo ege ĝenitis. Tiel en 1968 la ĉefsidejo devis translokiĝi al Bestwig. En 2003 tio remalfaritis.

Monaĥinejo redakti

Al la frokulinejo apartenas la konventaj ejoj, kapelo, infanĝardeno kaj ĝardeno kun Via crucis. Dum la restaŭradlaboroj en la 1990-aj jaroj oni trovis arĥeologie intersajn elfosaĵojn el la jarcentoj 8-a kaj 9-a, do el la fondotempo de la urbo mem.

Instruadejoj redakti

Fare de la ordeno tenadatas jenaj klerigaj institucioj en Heiligenstadt:

  • Bergkindergarten (laŭvorte: Monta infanĝardeno)
  • Bergschule St. Elisabeth (Monta lernejo) kun gimnazia kaj metiprepara branĉoj

Alia gravega lernejo de la ordeno en Germanujo estas Gimnazio Engelsburg en Kaselo.

Notoj redakti

[2][rompita ligilo] Thüringer Allgemeine; 22.5.2015: "Placida-Empfang der Schulschwestern mit Vortrag zur Gründungszeit"

Literaturo redakti

  • Heiligenstädter Schulschwestern 1862–1962. Selbstverlag Heiligenstadt 1962 (sen indiko de aŭtoro)

Eksteraj ligiloj redakti