Monta lernejo (Heiligenstadt)

La Monta lernejo Sankta Elizabeto (germane: Bergschule St. Elisabeth) ĉe Monta monaĥinejo estas ŝtate agnoskita, katolika gimnazio en Heilbad Heiligenstadt, Germanujo (Friedensplatz nr 5), edukadinstitucio kristana tre ŝatata.[1] Ĝi tute reprenis sian gravan rolon en septembro 1991 estante ekde 2006 ankaŭ Eŭropolernejo.[2] Tenadas ĝin la episkopujo de Erfurto. En aŭtuno 2021 lernis tie 611 geknaboj sub la zorgo de 69 instruistoj gvidataj fare de direktoro Heinz-Peter Kaes.

Novkonstruaĵo de Bergschule

Historio redakti

 
Orientiĝŝildoj
 
Malnova alo

Jam ekde 960 estis apud la Marteno-kirko konventa lernejo. En 1862 la unuaj instruistinoj aniĝis al la ordeno de la fratinoj de sankta Mario Magdaleno Postel fondante tiel la unuan filion en Germanujo - kiu baldaŭ evoluis ties sidejo oficiala. Sekvis instalo kaj de infanĝardeno kaj de porinstruista seminario. Ĝi funkciis ĝis la naskiĝo de komunisma diktaturo en orientgermanaj landeroj.

Tamen la unuaj malfacilaĵoj estis venintaj jam dum la katolikismopersekutaj jaroj de kontraŭkatolikisma Kulturbatalo de la prusoj inter 1877 kaj 1890: tiam la fratinoj eĉ devis forlasi la patrujon. Nur en 1910 permesitis restarigo de lernejo sub ordenfratina lernigantaro. Dum la regado nacisocialisma ĉesis ĉiu eduka laboro. Nur en 1945 reeblis isntruado sed jam en 1953 la komunismaj aŭtoritatoj de en 1949 fondita GDR redubigis pri edukadoneceso fare de ordenaninoj. La sekvajn jarojn la pedagogia agado limiĝis honte nur je dommastrumaj kursoj okazigataj surloke[3] sen ia ŝtata subteno aŭ agnosko.

Komence de 1990 lia episkopa moŝto Joachim Wanke ordonis novfondon de la gimnazio. Eĉ antaŭ la reunuiĝa tago 3-a de oktobro 1990 venis la ŝtata aprobo el Orienta Berlino. Startis edukado en la 1.9.1991.[4] En 1996 la unuaj lernantoj trapasis sukcese la maturiĝekzamenon. Krome startis branĉo profesilerneja. En 2021 oni konatigis ke planatas kompleta novkonstruiĝo de la lernejo ie aliloke en Heiligenstadt kio provokis nekontentecon ĉe multaj.[5] En printempo 2022 definitive deciditis translokigi la lernejon al 16 kilometrojn fora Leinefelde.[6]

Pedagogiaj fokusoj redakti

Ĥoro redakti

Konatas Monta lernejo heiligenstadt-a aparte pro sia en 1996 fondita ĥoro kiu regule partoprenas pilgrim-diservojn kaj koncertojn eldoninte kvin kompaktdiskojn.[7]

Eŭropolernejo redakti

El la iam - en la rolo de Eŭropalernejo - organizitaj interŝanĝoj kun institutoj en Britio, Franclando, Belgio, Polujo, Ruslando kaj Hungarujo funkcias nuntempe nur regulaj programoj kun la Margareto-lernejo de Budapeŝto por lernantoj el la antaŭlasta klasoŝtupo. Anstataŭe ofertatas aliaj veturoj al Francujo kaj Anglujo. Kontaktŝnurojn nodi kun novaj eksterlandaj lernejoj oni senĉese klopodas.[8].

Ekde 2005 ekzistas ankaŭ dulingva instruado (germane kaj angle) por kelkaj fakoj, ekz. por geografio por gelernantoj en la aĝo de 12 jaroj[9].

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti