Mongola Esperanto-Societo

landa organizo de Esperanto en Mongolio, Landa Asocio de UEA

La Mongola Esperanto-Societo, akronime MES, estas ne-registara organizo de Esperanto en Mongolio, fondita en 1970, reorganizita kaj reregistrita la 1-an de decembro 2006 ĉe la Ministerio pri Justico kaj Internaj aferoj de Mongolio. Ĝi aliĝis al UEA en 2009. Nun MES havas 15 membrojn.

Mongola Esperanto-Societo
landa asocio de UEA
Lando(j) Mongolio vd
vdr

Prezidanto: s-ino Khurelbaatar Tuul

Reprezentanto de MES en Azia-Oceania Komisiono de UEA: s-ro Chimedtseren Enkhee

Adreso:

MN-15160, CPO, Kesto 2545, Ulanbatoro, Mongolio

Rete: mn_esperanto@yahoo.com

Facebook: https://www.facebook.com/Esperanto-en-Mongolio-1368530266609935/

Konto ĉe UEA: meua-z

Pri Esperanto-movado en Mongolio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-movado_en_Mongolio

Laborplano redakti

Por siaj celoj, la Societo:

A. efikigas informadon kaj instruadon de Esperanto:

(1) regule kunveni por informi al siaj membroj pri enlanda kaj internacia Esperanto-movado kaj diskuti pri aktualaj problemoj;

(2) kunlabore kun lokaj inform-instancoj por informi pri Esperanto (k.a. impresojn pri Mongolio verkitaj de eksterlandaj esperantistoj kaj aliaj vojaĝimpresoj ktp);

(3) funkciigi TTT- kaj sociajn paĝojn;

(4) regule okazigi elementan kaj meznivelan instruadon inter siaj membroj;

(5) publikigi lecionojn de Esperanto rete;

(6) sendi instruistojn al bezonataj provincoj;

(7) kunlabore kun lingvistikaj universitatoj kaj kolegioj havi prelegojn pri Esperanto;

(8) kunlabori pri Esperanto kun koncernaj instancoj, neregistara(j) asocio(j) por gepatra lingvo, UNESCKO-Nacia Komitato ktp.

B. eldonas, subtenas kaj propagandas verkojn en Esperanto;

(1) eldoni lernolibron de Esperanto por mongoloj (samtempe tradukinte eldoni eksterlandajn lernolibrojn);

(2) eldoni dudirektan vortaron;

(3) riĉigi la bibliotekon de la Societo;

(4) elesperantigi gravajn verkojn (ekz. Esperanto en la 21a jarcento de s-ro LEE Chong-Yeong, ktp);

(5) elmongoligi interesajn mongolajn verkojn (ekz. Konciza Historio de Mongolio de s-ro B.Batbayar, ktp);

(6) verki kaj eldoni pri Mongolio kaj ĝia historio, kulturo, socio ktp en Esperanto;

C. progresigas la ĉiuspecajn rilatojn kaj kunlaborojn inter enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj kaj okazigas Esperanto-eventojn;

(1) aktiviĝi en la projekto de ĝemelaj urboj;

(2) okazigi la Mongolan Kongreson regule;

(3) organizi komunan internacian ekskurson;

(4) sendi sian reprezentanton al UK, AK kaj ceteraj gravaj eventoj;

(5) membrigi siajn aktivulojn al UEA kiuj ne eblas mem kotizi;

(6) enkadre de KAEM aktive agi (proponi ekz. Renkontiĝon de la Prezidantoj de Aziaj Asocioj (ne nur LA al UEA, sed ĉiuj en la regiono), pri Azia Junulara E-Kongreso, Malferma TTT de Azia E-Movado ktp).

Ĉ. agadas por utiligi Esperanton en ĉiuspecaj soci-ekonomiaj kampoj (ekz. kultura, edukada, sporta, scienc-teknologia, komerca, turisma ktp)

(1) okazigi (kun alilandaj asocioj kaj/aŭ kluboj) internaciajn konferencojn/forumojn por kunlaboroj kaj ĝemeliĝo (ekz. ĝemeligo de universitatoj, kolegioj, lernejoj, komercaj firmaoj, turismaj agentejoj, klinikoj ktp;

(2) kultura interŝanĝo (ekz. internaciaj kaj/aŭ du-, triflankaj kulturaj tagoj /kun prezentaĵo de la folklora koncerto, foto-ekspozicio, kaligrafio, tradiciaj ludiloj ktp); (surbaze de tiuj planataj rimedoj prilaboriĝos asociaj jaraj planoj detalaj)

Aktualaj laborkampoj redakti

  • Instruado;
  • Informado;
  • Faka agado.

Esperanto-eventoj en 2016 redakti

Esperanto-eventoj en 2017 redakti

  • 13-16 majo, Ekskurso en Xi'an.
  • 03-10 junio, Ekskurso al Nordokcidenta Mongolio-La lago Ĥuvsgul (La Blua Perlo en Mongolio);
  • 11-20 julio, Esplorvojaĝo laŭ spuroj de Hunoj. Ulanbatoro (Mongolio)-Pekino-Xi'an (Ĉinio). Antaŭsemajne de la 102a UK.
  • 18-21 septembro, Ekskurso en Xi'an.

Partoprenonte la ekskursojn vi vojaĝos tra mongola ĉefurbo Ulanbatoro, ĉina ĉefurbo Pekino kaj Xian, antikva ĉefurbo de Ĉinio dum Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang. Dum la ekskursoj okazos prelegoj pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj kaj Hunoj, prapatroj de ĉinoj kaj mongoloj. Vi ankaŭ spertos ĉinan Te-ceremonio-n kaj praktikos ĉinan kaj mongolan kaligrafion-n.

Vidindaĵoj en Ulanbatoro: Monaĥejo Gandantegĉinlen, Nacia Muzeo de Mongolio, Mongola Parlamenta muzeo, Zaisan monteto, Terelj Nacia Parko, Giganta statuo de Ĝingis-Ĥano, Mongola Folklora koncerto, vendejoj ktp.

Vidindaĵoj en Pekino: Placo Tian An Men, Malpermesita Urbo (Imperiestra Palaco), Granda Ĉina Muro, ktp.

Vizitindoj en Siano (Shaanxi): Antikva urba muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi’an, Muzeo pri Terakota Armeo, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto, Flava Rivero (Hu-an-he), Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp.

Kvankam la ekskurso “Laŭ spuroj de Hunoj” ekstartas de mongola ĉefurbo Ulanbatoro al Xi’an tra Pekino trajne, tamen vi povos ekpartopreni la ekskurson ekde Pekino aŭ nur en Xi’an.

Vidu ankaŭ redakti