Monta akcipitraglo
La Monta akcipitraglo, Monta nizaglo aŭ Hodgsona akcipitraglo (Nisaetus nipalensis, iam ene de la genro Spizaetus[1]) estas rabobirdo. Kiel ĉe ĉiuj agloj, ĝi estas en la familio de Akcipitredoj. Ĝi reproduktiĝas en la Hindia Subkontinento, el Barato, Nepalo kaj Srilanko al Tajlando, Tajvano, Indonezio kaj Japanio.[2]
Monta akcipitraglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Monta akcipitraglo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nisaetus nipalensis (Hodgson, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Monta akcipitraglo estas mezgranda rabobirdo 69 – 84 cm longa kun enverguro de 134–175 cm. La tipa plenkreskulo havas malhelbrunajn suprajn partojn kaj palajn subajn partojn, kun strieco en subflugiloj kaj vosto. La brusto kaj ventro kaj subflugiloj esta tre striecaj. La flugiloj estas larĝaj kun kurba fina bordo kaj teniĝas laŭ neprofunda V dumfluge. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas ofte blankakapaj.
La srilanka kaj sudbarata subspecio (S. n. kelaarti) estas pli malgranda kaj havas nestriecajn sablokolorajn subflugilojn. Studo de 2008 baze sur geografia izolado kaj diferencoj en alvokoj sugestas, ke tiu estu traktata kiel vera specio, Nisaetus kelaarti.[3] Unu masklo de tiu subspecio pezis 1.93 kg. La japana subspecio N. n. orientalis estas pli granda, pli hela kaj havas nur tre malgrandan kreston, kiu estas granda en la du aliaj subspecioj. La japana subspecio kutime pezas 2.2-3.6 kg.[4]
La pli forta strieco de subaj partoj kaj flugilformo helpas distingi tiun specion el la simila Kresta akcipitraglo (Nisaetus cirrhatus).
Ĝi estas birdo de monta arbaro, kiu konstruas neston el bastoneteroj en arbo; la ino demetas kutime ununuran ovon. La Monta akcipitraglo manĝas malgrandajn mamulojn, birdojn kaj reptiliojn.
Kvankam ĝi ne estas konsiderata tutmonde minacata specio, la japana populacio malpliiĝas. Ĉar la specio estas K-strategiisto kiel ĉiuj agloj, oni timas ke la pliiĝanta populaciredukto de N. n. orientalis povus konduki al perdo de genetika diverseco, kaj sekve al endogamia descendo. Tamen la genetika diverseco estas ankoraŭ konsiderinda.[5]
Referencoj
redakti- "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
Notoj
redakti- ↑ Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF Arkivigite je 2014-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-04910-6
- ↑ Gjershaug, J. O.; Diserud, O. H.; Pamela C. Rasmussen & Deepal Warakagoda (2008) "An overlooked threatened species of eagle: Legge’s Hawk Eagle Nisaetus kelaarti (Aves: Accipitriformes)" (PDF) Zootaxa 1792: 54–66
- ↑ http://www.jstor.org/pss/1592923
- ↑ Asai, Shigeki; Yamamoto, Yoshihiro & Yamagishi, Satoshi (2006): Genetic diversity and extent of gene flow in the endangered Japanese population of Hodgson’s hawk-eagle, Spizaetus nipalensis. Bird Conservation International 16(2): 113–129. COI:10.1017/S0959270906000050