Morocco (Maroko) estas usona antaŭkoda amafera filmo de 1930 reĝisorita de Josef von Sternberg kun gesteluloj Gary Cooper, Marlene Dietrich, kaj Adolphe Menjou.[1] Bazita sur la romano Amy Jolly de Benno Vigny kaj adaptita de Jules Furthman, la filmo temas pri kabareda kantistino kaj legiulo kiu enamiĝis dum la Rif-milito, sed ilia rilato komplikiĝas pro lia viriniĝo kaj la apero de riĉulo kiu ankaŭ enamiĝis el ŝi. La filmo estas fama ĉefe pro la sceno en kiu Dietrich kantas vestita kiel viro kaj kisas alian virinon (kiu fakte konfuziĝas), ambaŭ aferoj estis provokaj en tiu epoko.[1] La filmo havigis al Dietrich ŝian nuran nomumon al Oskar-premio, tiuokaze por la Plej Bonkvalita Aktorino.

Morocco
filmo
Originala titolo Morocco
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1930, 14 nov. 1930, 6 dec. 1930
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, samseksemeca filmo
Kameraado Lee Garmes, Lucien Ballard
Reĝisoro(j) Josef von Sternberg
Produktisto(j) Hector Turnbull
Scenaro Jules Furthman • Benno Vigny
Loko de rakonto Maroko
Muziko de Károly Hajós
Rolantoj Gary Cooper • Marlene Dietrich • Adolphe Menjou • Francis McDonald • Ullrich Haupt, Sr. • Emile Chautard • Albert Conti • Eve Southern • Juliette Compton • Michael Visaroff • Paul Porcasi • Theresa Harris
Produktinta firmao Paramount Pictures
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr
"La portanto de tutsekseco kaj la suprema amanto, ino aŭ malino."[2]

La filmo estis nomumita ankaŭ por aliaj tri Oskar-premioj por la kategorioj de Plej Bonkvalita Arta Reĝisorado, Plej Bonkvalita Kinarto kaj Plej Bonkvalita Reĝisoro (Josef von Sternberg).[1] En 1992, Morocco estis selektita por konservado en la Usona Nacia Filmoregistro de la Kongresa Biblioteko kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Morocco (1930). The New York Times. Arkivita el la originalo je 2011-12-05. Alirita 16a de septembro, 2012.
  2. Sarris, 1966. p. 29

Fonto redakti

  • Baxter, John. 1971. The Cinema of Josef von Sternberg. The International Film Guide Series. A.S Barners & Company, New York.
  • Ross, Donna. 2009. Morocco. Library of Congress, National Film Preservation Board. Alirita la 10an de julio 2018. [1]
  • Sarris, Andrew, 1966. The Films of Josef von Sternberg. New York: Doubleday.
  • Sarris, Andrew. 1998. "You Ain't Heard Nothin' Yet." The American Talking Film History & Memory, 1927-1949. Oxford University Press. (ISBN 0-19-513426-5)
  • Silver, Charles. 2010. Josef von Sternberg's Morocco. Alirita la 10an de julio 2018. [2]

Eksteraj ligiloj redakti