Adolphe Menjou

usona aktoro

Adolphe Jean MENJOU (18a de Februaro, 1890 – 29a de Oktobro, 1963) estis usona aktoro.[1] Lia karieri daŭris kaj por mutaj filmoj kaj por parolfilmoj. Li aperis en filmoj kiel tiu de Charlie Chaplin nome A Woman of Paris, en kiu li ludis la ĉefrolon; tiu de Stanley Kubrick nome Paths of Glory kun Kirk Douglas; de Ernst Lubitsch nome The Marriage Circle; The Sheik kun Rudolph Valentino; Morocco kun Marlene Dietrich kaj Gary Cooper; kaj A Star Is Born kun Janet Gaynor kaj Fredric March, kaj estis nomumita por Oskar-premio pro The Front Page en 1931.

Adolphe Menjou
Adolphe Menjou in A Star is Born.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1890 (1890-02-18)
en Picburgo
Morto 29-an de oktobro 1963 (1963-10-29) (73-jara)
en Beverly Hills
Mortokialo hepatito
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Cornell • Cornell University College of Engineering • Culver Academies
Familio
Edz(in)o Kathryn Carver • Verree Teasdale
Okupo
Okupo ĝenra aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis katolika, kapitano de ambulancoj dum la Unua Mondmilito kaj ekstremdekstra ano de la Respublika Partio kaj arda opozicianto de la Demokrata Partio, kunlaboranto de la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco kaj akra kontraŭkomunisto de la konservativa Motion Picture Alliance for the Preservation of American Ideals kun John Wayne kaj Barbara Stanwyck inter aliaj. Pro siaj politikaj kredoj, li malbone rilatis ekzemple kun Katharine Hepburn, kun kiu li kunaperis en diversaj filmoj.

NotojRedakti

  1. Obituary Variety, 30a de Oktobro, 1963, p. 71.

Eksteraj ligilojRedakti