Ernst LUBITSCH (29-a de januaro 1892 en Berlino, Germanio; 30-a de novembro 1947 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis germana/usona reĝisoro. Li ankaŭ laboris kiel scenaristo kaj aktoro, sed ekde 1918 plene dediĉis sin al la reĝisorado.

Ernst Lubitsch
Persona informo
Ernst Lubitsch
Naskiĝo 29-an de januaro 1892 (1892-01-29)
en Berlino,  Germana Regno
Morto 30-an de novembro 1947 (1947-11-30) (55-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Subskribo Ernst Lubitsch
Familio
Infanoj Nicola Lubitsch vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristofilmproduktoroverkistofilmmuntisto • filmaktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1913– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ernst Lubitsch

Post kelkaj mutfilmoj por la UFA, li en la jaro 1922 transloĝiĝis al Usono, eklaborante por Paramount. Lia specialaĵo tie estis operetaj filmoj, satiroj kaj komedioj, kiujn li ofte spicis per frivolaj aludoj.

Famaj filmoj redakti

  • Madame Dubarry (Germanio, 1918)
  • Rausch (Germanio, 1919)
  • Sumrun (Germanio, 1920)
  • Anna Boleyn (Germanio, 1920)
  • The Love Parade (Usono, 1929; lia unua son-filmo)
  • Monte Carlo (Usono, 1930)
  • Trouble in Paradise (Usono, 1932)
  • Angel (Usono, 1937)
  • Ninotchka (Usono, 1939)
  • The Shop Around the Corner (Usono, 1939)
  • That uncertain feeling (Usono, 1941)
  • To be or not to be (Usono, 1942)
  • Heaven can wait (Usono, 1943)
  • The lady in ermine (Usono, 1947)