Mossel Bay
Mossel Bay (en afrikansa: Mosselbaai) estas havenurbo de ĉirkaŭ 130 000 personoj en Southern Cape (la Suda Kabo, aŭ Garden Route, Ĝardenvojo) de Sudafriko. Ĝi estas grava turisma kaj farma regiono de la provinco Okcidenta Kablando. Mossel Bay kuŝas 400 kilometrojn oriente de la kantona sidejo de la parlamento, nome Kaburbo (kiu estas ankaŭ la ĉefurbo de la provinco Okcidenta Kablando, kaj 400 km okcidente de Port Elizabeth, la plej granda urbo en Orienta Kablando. La plej antikvaj partoj de la urbo okupas la nordan flankon de la duoninsulo de la Kabo St Blaize, dum la pli novaj kvartaloj ĉirkaŭas la duoninsulon kaj etendiĝis orienten laŭlonge de la sabla marbordo de la golfeto.
Mossel Bay · Mosselbaai | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Provinco | Okcidenta Kablando | ||
Poŝtkodo | 6506 • 6500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 031 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 399 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 11′ S, 22° 8′ O (mapo)-34.18333333333322.133333333333Koordinatoj: 34° 11′ S, 22° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 43 m [+] | ||
Areo | 42,2 km² (4 220 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mossel Bay [+] | |||
La ekonomio de la urbo ege dependas el farmado, fiŝkaptado kaj de la komerca haveno (nome la plej malgranda en la organismo por komercaj havenoj de Sudafriko nome Transnet Port Authority), ĝis la malkovro en 1969 de naturaj ĉebordaj gaskampoj kondukis al la disvolvigo de gas-al-likva rafinejo funkcianta de PetroSA. Turismo estas alia fonto por la ekonomio de Mossel Bay.
Laŭ la popolnombrado de 2011, la loĝantaro de Mossel Bay (inklude la apudajn getourbojn) estas de 59 031 personoj. El tiuj, 40.9% priskribis sin kiel "Coloured" (Koloruloj), 40.1% kiel "Black African" (Bantuoj) kaj 17.6% kiel "White" (Sudafrikaj blankuloj). 57.4% parolas Afrikansan kiel unua lingvo, 30.7% parolas la Kosan kaj 6.9% parolas la Anglan.