Mount Lemmon Survey

parto de 'Catalina Sky Survey

La astronomia kampanjo Mount Lemmon Survey (aŭ MLS : anglaĵo por « Enketo de Monto Lemmon »), parto de la Catalina Sky Survey, estas serĉo pri apud-teraj objektoj plenumita elde la Observatorio de Monto Lemmon en Arizono, Usono. La observadoj uzas teleskopon de 1,5 m, kiu estas nun la plej efika teleskopo en la mondo por la serĉo de apud-teraj objektoj.

Observatorio de Monto Lemmon

Ĝia MPC kodo estas G96.[1]

Tiu enketo estas la tria laŭ la nombro da malkovritaj asteroidoj kun 68 957 numerotitaj asteroidoj (13-a de februaro 2002) el kiuj 67 713 sub la nomo Mt. Lemmon Survey kaj 1 244 sub la nomo Mount Lemmon Survey.[2]

La projekto hazarde remalkovris la perditan kometon 206P/Barnard-Boattini, retrovita de Andrea Boattini la 7-an de oktobro 2008. Tiu kometo estis la unua malkovrita per fotografio far'de la usona astronomo Edward Emerson Barnard la 13-an de oktobro 1892 ; ĝi estis trakurinta 20 orbitojn de ties unua malkovro.[3]

Notoj kaj referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mount Lemmon Survey en la itala Vikipedio.