Muusses Esperanto-Biblioteko

Esperanto-eldonserio
(Alidirektita el Muusses)

Muusses Esperanto Biblioteko (sur librokovriloj tiel skribata) estis titolo de libroserio, kiun eldonis antaŭ la Dua Mondmilito la Esperanto-eldonejo Jan Muusses, parto de ĝenerala libroeldonejo Jan Muusses kiu situis en la urbo Purmerend en Nederlando. La redakcio de Muusses Esperanto Biblioteko konsistis el famaj esperantistoj. Inter ili estis Julius Glück, Teo Jung kaj J.H. Willems.

Emblemo de la serio

Libroj eldonitaj en libroserio Muusses Esperanto Biblioteko redakti

 
La Problemo de Lingvo Internacia, 1938.
 
 La noveleto estas simpla sed ĉarma kaj la „nekredebla historio“ certe estos agrabla legaĵo por multaj. Gi temas pri plilongigo aŭ eĉ eternigo de la homa vivo. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n150 (jan 1938)
 
 El la subtitolo oni sciiĝas ja pri kio temas. Kompreneble ne ĉiuj paroladoj trovis lokon en la libreto, sed la elekto estis bona. Atentu kaj juĝu mem! Parolado de Louis Bastien, prezidanto de IEL, ĉe la tombo de d-ro Zamenhof; de Varma Thilander ĉe la tombo en versoj; de Julius Glück ĉe la tombo de Antoni Grabowski; de Varma Thilander en la interkonatiĝa vespero de la blindula kongreso (versaĵo); de Julius Glück „Zamenhof kiel scienculo kaj filozofo“; de Paul Nylén, vicprezidinto de la Akademio de Esperanto, dum la ferma kunsido. Aldonita estas artikolo de d-ro Zamenhof „Pri la Kongreso“ (1905). 
— Aŭstria Esperantisto n.152 (mar 1938)