Muzeo Kastelo Creuzburg
La Muzeo Kastelo Creuzburg (germane Museum auf der Creuzburg) Creuzburg, Germanujo, Michael-Praetorius-Platz nr 2. Grava restaŭriginto ĝia estis la entreprenisto Georg Kossenhaschen.
Muzeo Kastelo Creuzburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
burgo • cultural heritage monument in Germany | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 51° 3′ 9″ N, 10° 14′ 46″ O (mapo)51.052510.2461Koordinatoj: 51° 3′ 9″ N, 10° 14′ 46″ O (mapo) | ||||
| |||||
Konstruita | 1165 | ||||
Priskribo de la konstruaĵo redakti
Post fino de la plej gravaj laboroj rekonstruaj kaj restaŭradoj de sur la Kastelo Creuzburg en 1992 eblis malfermi muzeon.
La urbo Creuzburg ricevis la urbajn rajtojn en 1213, sed ĝi estas ankoraŭ multe pli aĝa. Laŭtradicie jam Sankta Bonifaco misiistis tie ĉi en la jaro 724 kaj starigis krucon sur la burgomonteto.
Okaze de la naskiĝo de Hermann la 2-a (1225, filo de Sankta Elizabeto) konstruitis la ponto sur la rivero Werra, kiu estas nuntempe la plej maljuna ponto de sia speco en tuta Germanio, norde de la rivero Main. Dummezepoke ĝi estas gravega trafiknodo komerca inter Turingio kaj Hesio. La Benediktanoj ankaŭ ĉeestis, ĉe kiuj gastis gravuloj (ekz. imperiestro Henriko la 4-a; Henriko la 5-a dum la geeziĝfesto ktp.)
Post la formorto de la dinastio de la Ludwingoj (1247) kaj la malunuigho de Turingio la graveco de la burgo perdiĝis.
Kolektoj redakti
En la turodomo montratas dokumentoj el pli ol 800 jaroj da historioj urba kaj burga kiel ankaŭ elfositaĵoj el la prahistorio kaj la mezepoko. La elizabetaj ĉambro honoras Sanktan Elizabeton, kiu tre ŝatis restadi tie ĉi kaj laŭdire preferis tiun ĉi burgon al la fama Wartburg. Ŝi naskis la filon Hermann tie ĉi en 1225. Ĝi estas la ununura salono konserviĝinta el la epoko de romaniko.
Alia elmontra sekcio estas dediĉita al la prezentado de la kasteloj de la turingiaj landgrafoj.
La Michael-Praetorius-salono en la norda pavilono estas farita por Michael Praetorius, famega filo de la urbo, komponisto kaj muziksciencisto.
En la iama oficejo estas ankoraŭ aliaj salonoj kiuj pretas por la gastigado de ĉiam novaj nedaŭraj ekspozicioj; krome regionhistoria sekcio kun ĉ. 700 objektoj el la ĉiutaga vivo alproksimigas al oni la vivokondiĉojn el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj.
Literaturo redakti
Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 38