Georg Kossenhaschen

Georg KOSSENHASCHEN (naskiĝinta la 28-an de aŭgusto 1868 en Oldenburg, mortinta la 2-an de aprilo 1931 en Magdeburg) estis germana entreprenisto kaj hotelestro.

Georg Kossenhaschen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1868 (1868-08-28)
en Oldenburgo
Morto 2-an de aprilo 1931 (1931-04-02) (62-jara)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo entreprenisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Nomo de Kossenhaschen supre dekstre sur la eksa hoteloErfurter Hof ĉe la stacidomo ĉefa de Erfurto

VivoRedakti

 
Reklamo (ĉ. 1920) por la luksa hotelo Haus Kossenhaschen en Erfurto
 
Familia kripto kossenhaschen-a sur la monto Wisch/Creuzburg

Kossenhaschen trejniĝis ekde 1883 kiel hotelisto en Amsterdamo laboronte la sekvantajn jarojn i.a. en Bruselo (1888), Parizo (1889) kaj Londono. En la brita ĉefurbo li estis en 1891/92 sekretario de Hotelo Albemarle frekventante paralele la Reĝan artsocieton kaj la kolegion Metropolitan College kies kursojn li brilege per finaj diplomoj finigis.

Reveninte patrujen li laboris en hoteloj en Frankfurto ĉe Majno kaj Berlino antaŭ ol lupreni en 1896 en Bad Godesberg la urban kuracĝardenon kaj malfermi en Bonno vin-trinkejon kaj -vendejon. Tie ĉi li konatiĝis kun unua edzino sia Ida Addicks (1881–1912). Post translokiĝo Erfurton Kossenhaschen malfermis tie novan vin-trinkejon kaj -vendejon kaj iĝis afergvidanto de la renomita hotelo Erfurter Hof. En 1908 li eĉ sukcesis vendi ĝin, apud kiu li starigis inter 1914 kaj 1916 la modernan luksan hotelon Haus Kossenhaschen kiu ja nombriĝis inter la plej gravaj tiutempaj hoteloj en tuta Eŭropo.

Ekde 1912 la inventema entreprenisto pligrandigis sian konzernon hotelan kaj gastejan tutgermanie. Li akriis kaj modernigis hotelojn i.a. en Magdeburg (Magdeburger Hof kaj Kaiserhof) kaj en Gotha (Schloßhotel Gotha) kaj kafejojn ekz. en Chemnitz (Reichskaffee) kaj Mannheim (Plankenkaffee und Konditorei Kossenhaschen). Lia lerto komercista havigis al li la respektesprimantan interkolegaran kromnomon "Moltke gastronomia".[1]

La en 1921 farita nupto dua kun Marie-Luise Bieringer restis senifana. En 1921 Kossenhaschen ricevis fare de la duka familio de Saksio-Vajmaro-Eisenach la Kastelon Creuzburg apud Eisenach, kies restaŭron profundan li komisiis; ĝi iĝis lia privata loĝejo kaj krome ripozuma hejmo kampara.[2] Apartenis al la burgo ankaŭ landa bieno de 121 hektaroj. En 1921 li krome aĉetis kavalirbienon en Tonna-Burgtonna apud Bad Langensalza inkluzive de 132 hektaroj da tereno.[3]

En 1931 komerco-konsilisto Kossenhaschen mortis en la hospitalo Altstädtisches Krankenhaus en Magdeburg pro rena malsano. Li entombigitis ne en la familia kripto sur Wisch-monto en Creuzburg (kiu ruine ankoraŭ ekzistas) sed en la Suda tombejo de Erfurto. Post la barbara abolicio tombeja en 1970/71 malaperis ankaŭ lia tombo.

BagatelaĵojRedakti

  • Pro lia engaĝiĝo karitata por bezonantaj infanoj kaj maljunuloj li iĝis honora civitano de Creuzburg. Li ja havis multajn honoroficajn laborojn.
  • Li i.a. kunfondis la Turingian porhotelestran ligon (kun longjara estreco kaj honora prezidanteco) kaj la Regnan societon de germanaj hoteloj. Krome li membris ĉe la Societo internacia de hotelposedantoj.[4]
  • En 1927 oni primokis lin en tuta Germanujo por la gastigo de la trompisto Harry Domela en siaj hoteloj en Erfurto, Gotha kaj Creuzburg. Dumprocese en Kolonjo la 11-an de julio 1927 la trompito ne persone aperis. Liaj komentoj tamen laŭtlegitis, laŭ kiuj li tute ne sentis sin damaĝita sed ĝuis la ĉeeston de tiel ĉarma persono kiel Domela.[5]
  • Aperis en 1933 en Berlino postmorte la de Georg Kossenhaschen kunverkita libro Kulturgeschichte der deutschen Gaststätte, kiu tiuteme estas ĝis nun verko fundamenta. }*En Erfurto memorigas onin je tiu hotelestro ekde 2006 enskribo granda sur la eksa hotelo de ĉe Willy-Brandt-placo (kontraŭe al la Stacidomo de Erfurto.

NotojRedakti

  1. Steffen Raßloff: Der Erfurter Hof , ĉe: Thüringer Allgemeine, 11.8.2007
  2. Steffen Raßloff: Die Creuzburg und die Ära Georg Kossenhaschen - Der Burgherr und sein falscher Prinz. Ĉe: Breustedt, Susanne-Maria (eld.): 800 Jahre Creuzburg. Eine Festschrift. Creuzburg 2013. p. 68-69
  3. http://gutsanlagen.blogspot.com/2017/03/gutsbesitz-in-thuringen-vor-1945_22.html Gutsanlagen in Thüringen
  4. Ruth und Eberhard Menzel: Ein Moltke im Gastgewerbe, ĉe: Thüringische Landeszeitung, 19.7.2003
  5. Steffen Raßloff: Der falsche Prinz. Harry Domela 1926 zu Gast im Erfurter Hof. Ĉe: Steffen Raßloff (eld.): Willy Brandt ans Fenster! Das Erfurter Gipfeltreffen 1970 und die Geschichte des Erfurter Hofes. Jena 2007. p. 137–145

LiteraturoRedakti

  • Steffen Raßloff (eld.): „Willy Brandt ans Fenster!“ Das Erfurter Gipfeltreffen 1970 und die Geschichte des „Erfurter Hofes“ (=Schriften des Verein für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, 6). Jena 2007, ISBN 978-3-940265-05-0.
  • Hans-Peter Brachmanski: Hotel Erfurter Hof gestern und heute. Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-84-0.
  • Ulrich Seidel: Der Erfurter Hof. Erfurt 2006, ISBN 978-3-86680-029-8.
  • Georg Kossenhaschen und Ossip D. Potthoff: Kulturgeschichte der deutschen Gaststätte. Umfassend Deutschland, Österreich, Schweiz und Deutschböhmen. Represo de la eldono berlina de 1933. Hildesheim, Zuriko, Novjorko 1996. ISBN 3-487-08332-9

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Georg Kossenhaschen en la germana Vikipedio.