La Muzeo de Harapo estas arĥeologia muzeo kiu situas en Harapo, en provinco Panĝabio de Pakistano.[1] Ĝi troviĝas ĉ. 7 kilometrojn el la Harapa fervoja stacidomo,[1] kaj estas 17 kilometrojn okcidente de Sahival.[2]

Muzeo de Harapo
panĝabe ہڑپا میوزیم
urdue ہڑپہ میوزیم‎, angle Harappa Museum
Arĥeologia muzeo
Fronta video de la muzeo.
Fronta video de la muzeo.
Fronta video de la muzeo.
arkeologia muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
Koordinatoj30° 37′ 31″ N, 72° 51′ 58″ O (mapo)30.6252777872.86619444Koordinatoj: 30° 37′ 31″ N, 72° 51′ 58″ O (mapo)

Estiĝo1926 (establita) 26-a marto 1967 (nuna konstruaĵo)
Administrado
- situostrato Chichawatni-Harappa (Harapo, distrikto Sahiwal, Panĝabio, Pakistano)

PublikoAlirebla por la publiko

Muzeo de Harapo (Panĝabo)
Muzeo de Harapo (Panĝabo)
DEC
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Muzeo de Harapo (Pakistano)
Muzeo de Harapo (Pakistano)
DEC
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de Harapo
Vikimedia Komunejo:  Archaeological Museum, Harappa [+]
vdr

La muzeo estis fondita en 1926 kiel malgranda sursitua muzeo, kaj moviĝis al ties nuna konstruaĵo, konstruita de la registaro de Pakistano,[3][4] en 1967.[2]

Historio

redakti

La Indus-vala civilizacio

redakti

La Indus-vala civilizacio estis bronzepoka civilizacio kiu daŭris ekde 3300 aKE ĝis 1300 aKE en regionoj nuntumpe subakvigitaj de rivero Induso kaj de ties enfluriveroj Ĝelum, Ĉenabo, Ravi, Ŝatadruo kaj Beas. Ĝis nun oni malkovris pli ol kvar cent el ties situoj, kaj Harapo kaj Mohenĝo-daro estas ties plej gravaj urbaj centroj. Ĝi estas ankaŭ konata kiel la Harapa civilizacio, pro la nomo de la urbo Harapo.[1]

Unuaj eltrovoj

redakti

La antikvaj altaĵetoj de Harapo estis unuafoje vizititaj de Charles Masson en 1826 kiu daŭrigis priskribi ilin en lia libra Rakonto de Diversaj Vojaĝoj en Balochistan, Afganio kaj La Punjab.[5] Alexander Brulvundoj en tiam vizitita la ejo in1831. Alexander Cunningham, kiu daŭrigis fariĝi la fondinto kaj direktora ĝeneralo de la Arkeologia Enketo de Barato en 1861,[6] faris du vizitojn al la ejo en 1853 kaj 1856 kaj taksita la perimetron de la tuta ejo esti ĉirkaŭ 3 km. (5 km. se la apudaj kampoj estis prenita en konsidero).[1] Li eltrovis ke kelkaj de la altaĵetoj estis fosadita supre kaj la brikoj estis estanta uzita por la konstruo de la Lahore Multan–fervojo linio.

La unuaj elfosadoj

redakti

La arĥeologia servo de Barato formale elsendis arĥeologojn por esploradi la situon (kune kun la ejo de Mohenĝo-daro) je la komenco de la 20-a jarcento. Daja Ram Sani gvidis la unuajn elfosadojn ĉe la ejo, ekde 1921 ĝis 1925. Alia rondo de elfosadoj okazis sub Madho Sarup Vats, ekde 1926 ĝis 1934. K. Nilakanta Sastri gvidis alian rondon en 1937. Mortimer Wheeler elkavis tranĉeojn surtere inter 1944 kaj 1946.[1]

Post la sendependeco

redakti
 
Memortabulo pri la inaŭgura ceremonio.

Post la dispartigo de Hindio, la d-ro. Mohammad Rafique Mughal elfosadis ĉe Harapo en 1966. La 26-an de marto 1967, la muzeo moviĝis al sian nuna konstruaĵo, inaŭgurita de la tiama Ministro pri Edukado, Sano, Laboro kaj Socia Bonfaro, Kazi Anwarul Haque. Inter 1986 kaj 2001, amerika arĥeologia misio okazigis la Harapan arĥeologian esploradan projekton, kunlabore kun la Departemento pri Arĥeologio kaj Muzeoj de la registaro de Pakistano, kun George F. Dales servanta kiel unu el la kundirektoroj.[1]

Kolekto

redakti

La muzeo konsistas de du galerioj enhavantaj diversajn artefaktojn kiuj rivelas la evoluadon de la artoj, metioj kaj teĥnologioj en la Induso-civilizacio. La muzeo inkluzivas nuntempe 30 ekspoziciejojn. La kolektoj inkluzivas artefaktojn el kupro kaj bronzo, figuretojn el terakoto, ludilojn, skeletojn kaj ĉiutagajn objektojn faritaj el eburo, konkoj kaj argilo.[1]

Bildgalerio

redakti

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti