Muzeo de Kompara Zoologio

muzeo en Usono

La Muzeo de Kompara Zoologio (angle Museum of Comparative Zoology, kompleta nomo "The Louis Agassiz Museum of Comparative Zoology", ofte mallongigita simple kiel "MCZ") estas muzeo pri zoologio situanta ĉe la Harvard Universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco. Ĝi estas unu el tri naturhistoriaj sciencaj muzeoj ĉe Harvard kies publika fasado estas ĉe Harvard Muzeo de Natura Historio. La kolektoj de Harvard MCZ konsistas el ĉirkaŭ 21 milionoj da specimenoj, el kiuj nur kelkaj miloj estas en rotacia montrado ĉe la publika muzeo. La nuna direktoro de la Museum of Comparative Zoology estas James Hanken, profesoro de Zoologio ĉe Harvard Universitato.

Muzeo de Kompara Zoologio
muzeo de natura historio
Lando Usono vd
Situo Kembriĝo
Adreso 26 Oxford Street
Situanta sur Strato Oksfordo
Posedanto Universitato Harvard vd
Estiĝo 1859
Koordinatoj 42° 22′ 43″ N, 71° 6′ 56″ U (mapo)42.3785-71.1156Koordinatoj: 42° 22′ 43″ N, 71° 6′ 56″ U (mapo)
Muzeo de Kompara Zoologio (Masaĉuseco)
Muzeo de Kompara Zoologio (Masaĉuseco)
DEC
Muzeo de Kompara Zoologio
Muzeo de Kompara Zoologio
Situo de Muzeo de Kompara Zoologio
Map
Muzeo de Kompara Zoologio
Retpaĝo http://www.mcz.harvard.edu/
vdr

Multaj el la montraĵoj en la publika muzeo havas ne nur zoologian intereson sed ankaŭ historian gravon. Pasintaj ekspozicioj montris fosilion de plata eĥino kiu estis trovita de Charles Darwin en 1834, la drepanon de la kapitano Cook, kaj du fazanojn kiuj iam apartenis al George Washington.

La Harvard Muzeo de Natura Historio estas fizike konektita kun la Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio; por vizitanto, unika enirbileto permesas liberan aliron al ambaŭ muzeoj. La sciencaj kolektoj de la Museum of Comparative Zoology ne estas malfermaj al la publiko. Muzeo de Kompara Zoologio estas malfermita ĉiutage de 9:00 a.m. ĝis 5:00 a.m.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Museum of Comparative Zoology. Arkivita el la originalo je 2022-09-28. Alirita 2022-09-28.

42° 22′ 42.50″ N 71° 06′ 56.00″ U / 42.3784722 °N, 71.1155556 °U / 42.3784722; -71.1155556 (mapo)