Harvard Muzeo pri Natura Historio

muzeo en Usono

La Harvard Muzeo pri Natura HistorioNaturhistoria Muzeo de Harvardo (angle Harvard Museum of Natural History) estas branĉomuzeo de Universitato Harvard en la urbo de Kembriĝo (Masaĉuseco) [1].

Harvard Muzeo pri Natura Historio
muzeo
Lando Usono vd
Situo Masaĉusetso
Estiĝo 1995
Koordinatoj 42° 22′ 42″ N, 71° 6′ 56″ U (mapo)42.378414-71.115553Koordinatoj: 42° 22′ 42″ N, 71° 6′ 56″ U (mapo)
Harvard Muzeo pri Natura Historio (Masaĉuseco)
Harvard Muzeo pri Natura Historio (Masaĉuseco)
DEC
Harvard Muzeo pri Natura Historio
Harvard Muzeo pri Natura Historio
Situo de Harvard Muzeo pri Natura Historio
Map
Harvard Muzeo pri Natura Historio
Parto de Harvard Museums of Science and Culture vd
Retpaĝo http://www.hmnh.harvard.edu/
vdr

La Muzeo de Natura Historio situas en la sama konstruaĵo kiel la Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio. La enirbileto rajtigas vin viziti ambaŭ muzeojn.

Historio redakti

 
ekzemplo de la vitrofloroj
 
ekzemplo de la Blaschka kolekto de marbestoj [2]
 
Skeleto de vera baleno suspendita de la dua etaĝa plafono de la muzeo

La muzeo estis fondita en 1998 kiel publika superrigardo de tri esplormuzeoj: Muzeo de Kompara Zoologio, Harvard University Herbaria kaj Mineralogia Muzeo ĉe Universitato Harvard [3].

Superrigardo de la kolektoj de tiuj tri muzeoj estas montrita en la naturhistoria muzeo. La kolekto inkluzivas taksidermion, fosiliojn, skeletojn kaj ostojn de formortintaj bestoj kiel ekzemple la Dido kaj dinosaŭroj, ĝemŝtonoj, mineraloj, gemoj, artropodoj kaj kolekto de vivecaj vitromodeloj de plantoj faritaj fare de la germanaj Blaschka fratoj inter 1887 kaj 1936 [4].

La konstanta ekspozicio de la muzeo havas riĉan kolekton - de fosiliaj senvertebruloj kaj dinosaŭroj ĝis gigantaj mamuloj kaj birdoj. La muzeo havas la nurunuan skeleton de Kronosaurus kolektita en la mondo. Ekzistas ankaŭ mineralogia kolekto, kie mineraloj kaj meteoritoj estas prezentita. La ĉefa altiro de la muzeo estas la kolekto de vitromodeloj de plantoj [5]. Konstante okazas ekspozicioj, publikaj prelegoj, ekskursoj por lernejanoj. Eminentaj biologoj de Harvard periode okazigas prezentojn en la muzeo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti