Nándor BÁRÁNY [bArAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárány Nándor estis hungara maŝinoinĝeniero, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1953).

Nándor Bárány
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1899 (1899-05-31)
en Kisbér
Morto 6-an de oktobro 1977 (1977-10-06) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • militinĝeniero
vdr

Nándor Bárány naskiĝis la 31-an de majo 1899 en Kisbér. Li mortis la 6-an de oktobro 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nándor Bárány aĝis 17, kiam li atingis la unuan lokon en konkurso per fakartikolo pri spektra analizo. Li abiturientis en 1917, poste li tuj soldatiĝis. Post 2 jaroj li batalis ankaŭ en la Hungara Ruĝa Armeo. Poste tuj li ne rajtis plulerni, tial li eklaboris. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1923-1928, poste li aliĝis al la armeo, kie li atingis la rangon majoro. Poste li laboris en fabriko, kie oni produktis maŝinojn kaj optikaĵojn. Ekde 1954 li instruis en la universitato. Li emeritiĝis en 1967. Li ricevis premion Kossuth en 1951.

Verkaro (elekto) redakti

  • Optikai műszerek elmélete és gyakorlata (Teorio kaj praktiko de la optikaj instrumentoj) 1947-1956
  • Bevezetés az optikai műszerek elméletébe, különös tekintettel a katonai távcsöves műszerekre és távolságmérőkre (Enkonduko al la optikaj instrumentoj precipe al la armeaj binokloj kaj mezuriloj) 1932
  • A látás (La vido) 1963
  • Műszaki értelmező szótár (Teknika vortaro klariga) 1961 - optika ĉapitro

Fontoj redakti