KOCH Nándor (pr. koĥ na:ndor) estis hungara geografo, geologo naskita en Koloĵvaro la 7-an de julio 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de aprilo 1961. Li estis filo de geologo Antal Koch (1843-1927).

Nándor Koch
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1885 (1885-07-07)
en Kluĵo
Morto 27-an de aprilo 1961 (1961-04-27) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Antal Koch
Parencoj Sándor Koch
Okupo
Okupo futbalisto • ĵurnalistogeografogeologo
vdr

Biografio redakti

Nándor Koch diplomitiĝis en la Universitato de Budapeŝto en 1908 pri biologio-kemio, doktoriĝis en 1909. En 1909-10 li estis asistanto de la katedro pri mineralogio-geologio de la teknikuniversitato József de Budapeŝto. Inter 1910-1929 li estis gimnazia instruisto, inter 1929-35 mezlerneja instruisto de la Porinstruista Instituto. Lia ĉefesplorkampoj estis: monteto Kálvária de Tata, geologio de la montaro Gerecse, geologio de departemento Krassó-Szörény kaj de Budapeŝto. Inter 1924-1934 li estis helpredaktoro de gazeto Sporthírlap, dum jaroj 1930-38 redaktoro de la revuo A Tenger. Li verkis plurajn lernolibrojn.

Inter 1903-1907 li ankaŭ futbalis en Budapeŝto, eĉ li estis dufoje membro de la nacia teamo.

Fonto redakti