Němčice (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Němčice

Municipo Němčice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 4 km norde de urbo Litomyšl, en valo de rivereto kun bela nomo "Zlatý pásek" (Ora zono) inter Litomyšl kaj Česká Třebová. Vivas ĉi tie 1 046 loĝantoj (2023).

Němčice
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Němčice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Moravio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Zlatý pásek
Situo Němčice
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 30″ N 16° 20′ 44″ O / 49.89167 °N, 16.34556 °O / 49.89167; 16.34556 (mapo)
Areo 13,17 km² (1 317 ha)
Loĝantaro 1 046 (2023)
Denseco 79,42 loĝ./km²
Fondo 1210
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 18
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 580694
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Němčice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.antee.cz/nemciceuo/
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Přívrat, Vlčkov, Česká Třebová kaj Litomyšl.

Historio redakti

La unuaj dokumentoj pri koloniigo de tiuj ĉi lokaĵoj estas datitaj antaŭ la jaro 1200. Tiam ĉi tie staris fortikaĵeto kaj korto de sinjoroj el Člupek. De tiam estas atestita ankaŭ ekzisto de muelejo. La vilaĝo Zhoř, pli frue nomata Schoř ekestis en la 13-a jarcento kaj ĝia nomo devenas el ĉeha vorto tchoř (putoro). Antaŭ la fino de 15-a jarcento en Člupek vivis rabista kavaliro Mikuláš Člupecký. Nomo de la vilaĝo Němčice estas verŝajne derivita de germanaj loĝantoj nomataj Němčíci (germanetoj). Sed verŝajne neniam en tiu ĉi vilaĝo superis la germana loĝantaro.

Riĉa kultura vivo en Němčice komenciĝis en la jaro 1868 per fondo de amatora teatra societo. Ĝi estas nomita laŭ sia fondinto, instruisto Šlégl kaj ekzistas en Němčice ankoraŭ nun. En la jaro 1885 estis en Němčice fondita fajrobrigada trupo kaj en la jaro 1920 ĉeĥa gimnasta organizo Sokol. La lernejo ekzistas en Němčice de la jaro 1750.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 505
18801 530
18901 516
19001 481
19101 437
19211 420
JaroLoĝantoj
19301 340
19501 085
19611 128
1970999
1980990
1991899
JaroLoĝantoj
2001892
2014961
2016959
2017996
2018999
20191 009
JaroLoĝantoj
20201 022
20211 010
20221 013
20231 046

Partoj de municipo redakti

La municipo konsistas el kvar partoj situantaj sur du katastraj teritorioj (k. t.):

  • k. t. Němčice u České Třebové – partoj Němčice, Člupek kaj Pudilka
  • k. t. Zhoř u České Třebové – parto Zhoř

Vidindaĵoj redakti

Komunumo Němčice havas tri kapeletojn, konstruitaj en la dua duono de 19-a jarcento. En Němčice estas kapelo konsekrita al Sankta Johano Baptisto, en Člupek al Sankta Anna kaj en Zhoř al Sankta Magdalena.

La komunumo estas fama per multaj muelejoj. Sistemo de ok estintaj muelejoj sur la rivereto Zlatý pásek estas unika. Du muelejoj staras en Člupek, kvin en Němčice kaj ankoraŭ unu en la domaro Podrybník. Laŭlonge de la rivereto tiriĝas interligitaj kanaloj al unuopaj muelejoj.

Sur rando de la vilaĝo estas aparte interesa ĉarpentita ĉevalŝanĝeja gastejo kun mansarda tegmento kovrita per ŝindoj. En centro de la vilaĝo estas antikva gastejo kun teatra salonego kaj en Člupek estas gastejo kun estinta kinejo.

Sub la kapeleto en Člupek estas fontejo kun trinkakvo kaj de vilaĝeto Pudilka al loko nomata Kačenky (Anasetoj) oni iras laŭlonge de rivereto kun multaj fontejoj. Ĉi tie homoj el proksima vilaĝo Vlčkov okazigas ĉiuprintempe solenaĵon nomatan "Malfermado de fontejoj". En Kačenky estas pitoreska modela sistemo de mueletoj, kiuj movigas diversajn statuetojn.

Domaro Podrybník situas sub digo de estinta fiŝlago, kiu iam atingis ĝis la supre menciita ĉarpentita gastejo.

Elstaraj personoj redakti

En Němčice naskiĝis pentristo Antonín Dvořák kaj historiisto, verkisto kaj tradukisto František Špáta, ekzekutita de nazioj. Nuntempe vivas en Člupek elstara ĉeĥa skulptistino Vítězslava Morávková, kiu parton de sia artverkaro prezentas rekte en la ĝardeno de sia familia domo.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti