N.R.M., (beloruse: Незале́жная Рэспу́бліка Мро́я - esperante Sendependa Respubliko de Revoj)- estas la belorusa rok-muzikagrupo fondita en 1994 jaro de anoj de la grupo Mroja. Ili performas en la belorusa lingvo, la lingvo nepopulara en Belorusio, strebante revivigi la belorusan kulturon. Ĝi do estas grupo opozicia. Ili havas gravajn sukcesojn por la belorusa opozicio.

N.R.M.

Historio redakti

La grupo fondiĝis de la anoj de iama grupo Mroja (esp. "revo") kaj apreciante la nomon N.R.M (esp. Sendependa Respubliko de Revoj) ili komencis krei la rok-muzikon. Por eskapi de la rusa cirilico ili komencis titoligi siajn albumojn per la Łacinka- la latina alfabeto de la belorusa lingvo. La cirilicon trudis al Belorusoj la Sovetunio. Ilia arta programo estas la sendependigo de la belorusa kulturo, apogo al demokracio, libereco de penso kaj vorto en Belorusio. La agado de tiu grupo estas kontraŭa al la belorusa registaro kiu apogas plu la rusan, post-sovetan kulturon, forgesante pri la belorusa kulturo kaj historio. La grupo estas opozicio al prezidanto de la ŝtato Aleksandr Lukaŝenko. Ili apogas ne nur sian nacian opozicion sed ankaŭ la la ukrainan. En 2004a jaro ili koncertis en Kievo por apogi la oranĝkoloran revolucion. Ili koncertas ankaŭ en Pollando, Britio kaj Germanio.

En 2007 ili eldonis la albumon "06" por memorigi la eventoj de la printempo 2006 en Belorusio. En decembro 2007 ili iniciis la polan televidon por Belorusio- TVP Białoruś. La televido celas tranĉi la blokadon de informoj al Belorusio, ĉar en tiu lando ĉiam estas la cenzuro.

Anoj redakti

  • Lawon Wolski
  • Pit Paŭłaŭ
  • Juraś Laŭkoŭ
  • Aleh Dziemidovič

Diskografio redakti

Albumy redakti

Kunaj projektoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti