Nabil el-Arabi

(Alidirektita el Nabil Elarabi)

Nabil el-Arabi, aŭ Nabil Elarabi, kaj Nabil Elaraby (en araba: نبيل العربي ) 15a de Marto 1935, estas egipta juristo, politikisto kaj diplomato kiu estis Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj el 1a de Julio 2011 ĝis 3a de Julio 2016. Antaŭe li estis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Egiptio en la registaro de Essam Ŝaraf el Marto ĝis Junio 2011.

Nabil el-Arabi
Persona informo
نبيل العربي
Naskiĝo 15-an de marto 1935 (1935-03-15) (89-jaraĝa)
en Kairo
Religio islamo vd
Lingvoj arabaegipt-araba vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Universitato de Kairo • New York University School of Law • Universitato de Novjorko vd
Profesio
Okupo advokatodiplomatojuĝistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li laboris en jura departemento de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj el 1976 ĝis 1978 kaj poste Ambasadoro en Barato el 1981 ĝis 1983. Li poste revenis al sia antaŭa posteno en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj el 1983 ĝis 1987. Li estis jura konsilisto de la Egiptia delegitaro en la Pactraktatoj de Camp David en 1978, estro de la Egiptia delegitaro en la Taba negocado el 1985 ĝis 1989, kaj Agento de la Egiptia registaro en la Egipt-Israela arbitra tribunalo (Taba disputo) el 1986 ĝis 1988. Li estis nomumita de la Egiptia Ministro de Justico en la listo de arbitraciantoj en civilaj kaj komercaj aferoj en Egiptio en 1995.

Li estis egiptia provizora ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko el 1978 ĝis 1981, Konstanta Reprezentanto en la UN Oficejo de Ĝenevo el 1987 ĝis 1991, Konstanta Reprezentanto por UN en Novjorko el 1991 ĝis 1999, membro de la Internacia Jur-Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj el 1994 ĝis 2004, Prezidanto de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj en 1996, kaj Vic-Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo en 1993, 1994 kaj 1997. Li estis membro de la Internacia Kortumo el 2001 ĝis Februaro 2006.

Dum la Egipta revolucio de 2011, Nabil Elarabi estis unu el la grupo de ĉirkaŭ 30 alt-profilaj egiptianoj kiuj funkciis kiel ligiloj inter la protestantoj kaj la registaro kaj premis por la forigo de la Prezidento Hosni Mubarak.[1]

La 6an de Marto 2011, li estis nomumita Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Egiptio en la post-revolucia registaro de Essam Ŝaraf[2], posteno kiun li plenumis el Marto ĝis Junio 2011. Tiukadre li negocadis la malfermon de la limpasejo de Rafah kun Gaza kaj la reamikigon de Hamas kun Fatah.[3]

Notoj redakti

  1. Elaraby in Egypt's "council of the wise", Arkivigite je 2016-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Alison Ross, Global Arbitration Review, 9a de Februaro 2011
  2. Egypt appoints new key ministers, Al Jazeera English, 6a de Marto 2011
  3. Egypt's new foreign policy tests old alliances, Jeffrey Fleishman, Los Angeles Times, 8a de Majo 2011

Bibliografio redakti