Nacia Biblioteko de Finnlando
La Nacia Biblioteko de Finnlando (finne Kansalliskirjasto, svede Nationalbiblioteket) estas la nacia biblioteko de Finnlando. Ĝi funkcias kiel poresplora akademia biblioteko kaj estas parto de la Universitato de Helsinko.
Nacia Biblioteko de Finnlando | ||
---|---|---|
Kansalliskirjasto | ||
nacia biblioteko universitata biblioteko | ||
Komenco | 1640 vd | |
Geografia situo | 60° 10′ 13″ N, 24° 57′ 1″ O (mapo)60.17030111111124.950313888889Koordinatoj: 60° 10′ 13″ N, 24° 57′ 1″ O (mapo) | |
Lando(j) | Finnlando vd | |
Sidejo | National Library of Finland | |
Situo | Helsinko | |
Adreso | Unioninkatu 36 | |
Poŝtkodo | 00014 | |
| ||
Membro de | Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj Konferenco de Eŭropaj Naciaj Bibliotekoj International GLAM Labs Community (en) Internacia Interreto-Konserva Konsorcio vd | |
Posedata de | Universitato de Helsinko vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La biblioteko respondecas pri stokado kaj konservado de finna heredaĵo kaj kulturo. Laŭ finna juro ĝi funkcias kiel deponejo kaj ekzistas devo sendi kopiojn de ĉiuj presitaj kaj aŭd-videaj materialoj kaj verkoj publikigitaj en Finnlando al depono en la nacia biblioteko. Tiuj kopioj estas konservitaj en la naciaj kolektoj de la biblioteko kaj en kvin aliaj akademiaj bibliotekoj en la lando [1]. Krome, la biblioteko devas kolekti materialojn publikigitajn en Interreto.
Ĉiu loĝanto de la lando povas registriĝi por la biblioteko kiel uzanto kaj prunti materialojn de ĝi, sed la naciaj kolektoj ne rajtas esti trovitaj ekstere de la biblioteko. La biblioteko ankaŭ havas grandan kolekton de libroj publikigitaj dum la Rusia Imperio.
Referencoj
redakti- ↑ Leĝo por la deponejo kaj konservado de kultura materialo Arkivigite je 2017-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, datumbaza retejo de la justicministerio de finnlando, (en la finna)