Nacia Biblioteko de Grekio
La Nacia Biblioteko de Grekio (greke Εθνική Βιβλιοθήκη της Ελλάδος) estas nacia biblioteko kiu situas ĉe la centro de la urbo Ateno. Ĝi estis desegnita de la dana arkitekto Theophilus Hansen, kiel parto de sia fama Trilogio de nov-klasikaj konstruaĵoj kiaj la Akademio de Ateno kaj la origina konstruaĵo de la Atena Universitato. Ĝi estis fondita de Ioanis Kapodistrias.
Nacia Biblioteko de Grekio | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
Lando | Grekio | |
Situo | Ateno | |
- koordinatoj | 37° 56′ 29″ N, 23° 41′ 32″ O (mapo)37.94138888888923.692222222222Koordinatoj: 37° 56′ 29″ N, 23° 41′ 32″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1832 | |
Ĉefulo | Fillipos Tsimpoglou (Φίλιππος Τσιμπόγλουv) | |
![]() |
||
Nacia Biblioteko de Grekio | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

La institucio estis fondita en la 1830-aj jaroj en la insulo Egino kaj en 1834 ĝi estis translokigita al Ateno.
Nuntempe ĝi kolektas materialon kiu estis produktita en Grekio same kiel materialon kiu estas produktita eksterlande, sed estas konektita kun Grekio en ajna lingvo kaj formo.
37° 58′ 52″ N 23° 43′ 59″ O / 37.98111 °N, 23.73306 °O (mapo)
Eksteraj ligiloj Redakti
- Εθνική Βιβλιοθήκη της Ελλάδος greke
- National Library of Greece Arkivigite je 2007-06-07 per la retarkivo Wayback Machine greke