Ioanis Kapodistrias

greka politikisto kaj diplomato (1776–1831)

Grafo Ioanis Antonios KAPODISTRIAS (greke Ιωάννης Καποδίστριας; naskiĝis la 11-an de februaro 1776 sur la insulo Korfuo; mortis la 9-an de oktobro 1831 en Nafplio) estis la unua ŝtatestro de la post la greka milito pri sendependeco de la Otomana Imperio liberigita ŝtato Grekio.

Ioanis Kapodistrias
Persona informo
Κόμης Ιωάννης Αντώνιος Καποδίστριας
Ἰωάννης Καποδίστριας
Naskiĝo 10-an de februaro 1776 (1776-02-10)
en Korfuo
Morto 27-an de septembro 1831 (1831-09-27) (55-jaraĝa)
en Nafplio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per vola murdo vd
Mortigita de Konstantinos Mavromichalis • Georgios Mavromichalis vd
Tombo Platytera Monastery vd
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna grekafrancaitalarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioGrekio vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Partio Rusa Partio vd
Subskribo Ioanis Kapodistrias
Memorigilo Ioanis Kapodistrias
Familio
Patro Antonio Maria Capodistria vd
Gefratoj Augustinos Kapodistrias • Georgios Kapodistrias • Viaros Kapodistrias vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Junaĝo kaj unua greka kariero redakti

Grafo Ioanis Antonios Kapodistrias (nomata laŭ la familia devenurbo Kapodistrio respektive itale Capo d’Istria, "kapo [do ĉefurbo] de Istrio", nuntempe Koper en Slovenio), studis en Padovo kajVenecio filozofion kaj medicinon. Post reveno en sian hejmregionon, ki intertempe en 1797 la "Iliriaj provincoj" iĝis parto de la regno de Napoleono Bonaparto, li komencis diplomatian karieron.

Kiam la 20-an de 1800 Korfuo kaj la aliaj ioniaj insuloj kiel respubliko denove iĝis parto de la influzono de la Otomana Imperio, li ricevis la taskon ordigi la administradon de la insuloj Kefalonio, Lefkado (tiam itala nomata Santa Maura) kaj Itako. Sekve li iĝis senata sekretario de la respubliko, kunverkis novan konstitucion kaj en 1803 iĝis ministro de internaj aferoj, poste de eksteraj rilatoj.

En la ribelo de Ioanino kontraŭ la Otomana Imperio en 1807 Kapodistrias iĝis armeestro de ĉiuj soldatoj de la Ioniaj Insuloj kaj gvidis sukcesan bataladon. Tamen la pripaca traktato de Tilsit (tiam germanlingva Orienta Prusio, nuntempe Sovetsk en Rusio) de 1807 denove donis la Ioniajn Insulojn al la regno de Napoleono Bonaparto kaj kaŭzis ke grafo Kapodistrias retiriĝis al sia hejma bieno.

Rusia kariero redakti

En 1809 li vokiĝis en la ministerion pri eksteraj rilatoj de la Rusia Imperio en Sankt-Peterburgo. En 1811 li ricevis postenon en la rusia ambasado en Vieno kaj en 1812 en la armea centralo de la Imperia Rusia Armeo ĉe la rivero Danubo. En 1813 li akompanis la rusian caron Aleksandron la 1-an kiel gvidanto de la imperiestra kancelierejo en la militon kontraŭ Napoleono Bonaparto kaj ricevis pli kaj pli signifajn diplomatiajn taskojn. En novembro 1813 li kiel rusia sendito en Svislando atingis ke la svisoj aliĝis al la internacia alianco kontraŭ Napoleono Bonaparto, kaj en la Viena Kongreso li estis gvida reprezentanto de Rusio. Kadre de tiu diplomatia agado li atingis la restarigon de la Ionia Respubliko sub nur brita protekto. Li nome de Rusio subskribis la "Duan Parizan Pactraktaton" de la 20-a de novembro 1815. En 1816 li nomumiĝis ŝtata sekretario kaj kune kun grafo Karl Robert von Nesselrode, nobela balta germano, administris la eksterajn rilatojn de Rusio, krome la novan rusian provincon Besarabio.

Dua greka kariero redakti

 
statuo de Ioanis Kapodistrias antaŭ la Nacia kaj Kapodistrias-universitato de Ateno (fondita en 1837)

Ekde la jaro 1814 Ioanis Kapodistrias estis prezidanto de la "amikaro de filomuzoj", klubo subtena al la kulturo de antikva Grekio. La gerilan militon, kiun gvidis Aleksandro Ipsilantis cele al armita liberigo de Grekio el la regado de la Otomana Imperio, li ne subtenis, sed preferis senperfortajn kaj diplomatiajn paŝojn. En tio li samopiniis kun la oficiala rusia politiko. En 1822 li malaliĝis el la rusia ŝtata politiko kaj vojaĝis al Laŭzano kaj Ĝenevo en Svislando, en 1826 al Francio, al Nederlando kaj al Germanio, por varbi pri ŝtata sendependiĝo de Grekio.

 
monumento pri li antaŭ la Ionia Akademio de la insulo Korfuo

En aprilo 1827 la Greka Nacia Asembleo en Trizina, urbeto en la pleja oriento de la preskaŭinsulo Peloponezo, por ofico de sep jaroj elektis lin la unua ŝtata prezidanto de Grekio. Liaj klopodoj regi la malriĉiĝintan landon, rapide kaŭzis konfliktojn kun la tradiciaj regaj gruparoj de la lando. Lia rapida administra reorganizo de la ŝtato estis miriga kaj prisuspektinda malkutimaĵo por multaj grekoj. La ŝtata sendependeco de Grekio estis internacie precipe grarantiata pere de la registaro de Britio, sed la interesojn de tiu registaro kontraŭis la ŝtata politiko de Kapodistrias tre favora al la Rusia Imperio. Tio rezultigis fortan kontraŭecon de britoj kaj britemaj grekoj. Al tiuj rezistoj Kapodistrias reagis per en Grekio tiutempe plene nekonata aŭtokrata reĝimo. Krome oni akuzis lin favori la samreionanojn de la okcidentaj grekiaj insuloj. Sur la insulo Hidra kaj en la duoninsulo Mani, la plej suda parto de la Peloponezo, ekardis ribeloj. Kiam li malliberigis la "princon de Mani", Petro Mavromiĥalis, lin la 9-an de oktobro 1831 en Nafplio murdis la frato de la malliberigito, Konstantinos, kaj la filo de la malliberigito, Georgios.

Postmorta influo redakti

 
greka monero de 20 eŭro-cendoj

Politika influo redakti

Sekvanto de li en la posteno de grekia ŝtatestro mallongtempe iĝis lia frato Augustinos Kapodistrias. La pripotencaj bataloj ekigitaj post lia murdiĝo tamen gvidis al tio, ke la protektaj ŝtatoj Britio, Francio kaj Rusio intervenis kaj per la "londona protokolo" de la 7-a de majo 1832 deklaris la bavarian princon Otto de Vitelsbaĥo reĝo de Grekio.

Memoro redakti

  • La Nacia kaj Kapodistrias-universitato de Ateno estis nomata laŭ li.
  • Sur la insulo Korfuo en 1887 estis starigita monumento je lia honoro, kaj poste la insula flughaveno estis nomata laŭ li.
  • Lia vizaĝo videblas sur la grekaj moneroj de 20 eŭro-cendoj.
  • En preskaŭ ĉiu grekia loĝloko strato estas nomata laŭ li, interalie en la urbeto Egino, ĉefloko de samnoma insulo, en kiu li multajn jarojn vivis.

Eksteraj ligiloj redakti