Nacia Biblioteko de Kazaĥio

La Nacia Biblioteko de Kazaĥio (kazaĥe Қазақстан Республикасының ұлттық кітапханасы, transliterumado Qazaqstan Respýblıkasynyń ulttyq kitaphanasy; ruse Национальная Библиотека Республики Казахстан) estas la nacia biblioteko de la Respubliko de Kazaĥio, situanta en Almato.

Nacia Biblioteko de Kazaĥio
nacia biblioteko
Komenco 1910 vd
Geografia situo 43° 14′ 19″ N, 76° 56′ 3″ O (mapo)43.238576.9341Koordinatoj: 43° 14′ 19″ N, 76° 56′ 3″ O (mapo)
Lando(j) Kazaĥio vd
Sidejo Almato
Nacia Biblioteko de Kazaĥio (Kazaĥio)
Nacia Biblioteko de Kazaĥio (Kazaĥio)
DEC
Nacia Biblioteko de Kazaĥio
Nacia Biblioteko de Kazaĥio
Map
Nacia Biblioteko de Kazaĥio
Membro de Monda Retbiblioteko • Library Assembly of Eurasia vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La biblioteko estis fondita en 1910 per decido de la vernija urba konsilio (nun Almato). Jardekon poste, en 1920 la biblioteko iĝis publika biblioteko de la distrikto. En 1931 la prezidanteco de la Laborista Konsilio de Kazaĥio decidis turni la bibliotekon en la Ŝtata Biblioteko de Kazaĥio. Februaro 1937 markis la 100-an datrevenon de la morto de Aleksandr Puŝkin kaj estis decidite doni lian nomon al la biblioteko.

Ekde 1992, la biblioteko estas membro de la Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj. En 2020 la Prezidanto de Kazaĥio decidis doni al la biblioteko la statuson de nacia biblioteko. [1]

La konstruaĵo kie troviĝas la biblioteko ekkonstruiĝis en 1970 kun tri etaĝoj, en 2019 la Ministro pri Kulturo kaj Sporto de Kazaĥio decidis deklari la konstruaĵon de la biblioteko kiel konstruaĵo destinita al konservado.

La bibliotekkonstruaĵo konsistas el 14 legadaj aŭloj, kun 1 500 sidlokoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti