Nacia Centra Biblioteko de Florenco

La Nacia Centra Biblioteko de Florenco (itale Biblioteca Nazionale Centrale di Firenze), aŭ BNCF, estas unu el la du naciaj bibliotekoj de Italio. Ĝi troviĝas en Florenco, ĉe la Piazza dei Cavalleggeri, dum la alia nacia biblioteko situas en Romo.

Nacia Centra Biblioteko de Florenco
biblioteko

LandoItalio

SituoFlorenco
- koordinatoj43° 46′ 1″ N, 11° 15′ 44″ O (mapo)43.767081311.2623479Koordinatoj: 43° 46′ 1″ N, 11° 15′ 44″ O (mapo)
Poŝtkodo50122 [+]
Map
Nacia Centra Biblioteko de Florenco

Vikimedia Komunejo:  National Central Library of Florence [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La ĉefa fasado, vidita el la rivero Arno.

Kolekto Redakti

La origina libraro devenas de la persona kolekto de Antonio Magliabechi, kiu heredigis pli ol 30 000 librojn al Florenco en 1714.

La kolekto sekve pligrandiĝis danke al la grand-duko Francisko la 2-a de Toskano, kiu decidis konservi tie ĉiun libron eldonitan en Toskano ekde 1743.

Historio Redakti

La biblioteko oficiale malfermis al la publiko en 1747. Ĝi ricevis multajn donacojn, precipe el monaĥinejoj. La biblioteko fariĝis nacia en 1861, kaj centra en 1885.

En 1966, ĝi spertis katastrofajn difektojn pro inundoj. Centoj da miloj da libroj estis detruitaj aŭ difektitaj, kaj eĉ malaperis la fotografaj arkivoj. Laŭ UNESKO, "pli ol du milionoj da maloftaj kaj neanstataŭigeblaj libroj, kaj sennombraj manuskriptoj estis serioze difektitaj".

Eksteraj ligiloj Redakti