Nacia Parko Hainich
La Nacia Parko Hainich estas nacia parko en Turingio. Ĝi fondiĝis je la 31a de decembro 1997[1] kaj fariĝis la 13a Nacia Parko de Germanujo. En Turingio ne estas alia nacia parko. Ĉefa celo de la parko estas protekti la hejman fagoarbaron.
Nacia Parko Hainich | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
nacia parko en Germanio, protektata areo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Turingio | |
Proksimaj urboj | Eisenach, Bad Langensalza, Mühlhausen | |
Koordinatoj | 51° 5′ 48″ N, 10° 23′ 27″ O (mapo)51.096710.3908Koordinatoj: 51° 5′ 48″ N, 10° 23′ 27″ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Alter Berg [+] | |
- alteco | 494 m ü. NHN [+] | |
- koordinatoj | 51° 3′ 10″ N, 10° 27′ 31″ O (mapo)51.05269444444410.458694444444 [+] | |
Akvokolektejo | 7,5 km² (750 ha) [+] | |
Areo | 75 km² (7 500 ha)[1] | |
Fondo | 31-a de decembro 1997[1] | |
![]() |
||
Nacia Parko Hainich | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||


Geografio
redaktiLa parko havas grandecon de 75 km²[1] kaj ĝi troviĝas en la okcidento de la federacia lando, oriente de la rivero Werra. Proksime estas la urba triangulo Eisenach-Mühlhausen-Bad Langensalza. Sude estas la samnoma, proksimume 160 kvadratajn kilometrojn vasta montoĉeno Hainich.
Flaŭro
redaktiEn la nacia parko dominas ĉiuj specoj de fagoj, sed krome ankaŭ estas multaj aliaj falfoliaj arbospecoj.
Bestoj
redaktiEne de la Hainich estas multaj specoj de sovaĝaj katoj, vespertoj (Mikrokiropteroj) kaj aliaj bestoj.
Celo de la nacia parko
redaktiEn la nacia parko estu mezeŭropa arbaro, laŭ la naturo, do oni tute ne uzos la arbaron por forstekonomiaj celoj. Ĝi estas nun la plej granda natura falfolia arbaro en Germanio.
Literaturo
redakti- Hainich Artenbuch - Tiere, Pflanzen und Pilze im Nationalpark Hainich, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2005, ISBN 978-3-937135-37-3
Referenco
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Oficiala paĝaro legita la 1-an de aprilo 2024
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.nationalpark-hainich.de – la oficiala paĝo en la germana lingvo
- http://www.nationale-naturlandschaften.de/park-hainich Arkivigite je 2009-05-08 per la retarkivo Wayback Machine – Aliaj informoj
Vidu ankaŭ
redaktiEŭropaj fagaj arbaroj (Unesko)