Nacia Parko Valo de Morto

La Nacia Parko Valo de Morto (angle Death Valley National Park) situas en la Mojave-dezerto, oriente de la montaro Sierra Nevada, kaj estas la plej seka nacia parko de Usono. Ĝi plejgrandparte apartenas al la ŝtato Kalifornio de Usono, malgrandparte al la najbara ŝtato Nevado.

Nacia Parko Valo de Morto
nacia parko de Usono • nacia parko [+]

UrboRidgecrest (Kalifornio)

Koordinatoj36° 29′ 37″ N, 117° 5′ 27″ U (mapo)36.49363-117.09091Koordinatoj: 36° 29′ 37″ N, 117° 5′ 27″ U (mapo)
Plej alta punktoTelescope Peak [+]
Areo5 270,411 km² (527 041 ha) [+]

Estiĝo1994

Vizito1 678 660 (2018)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Kategorio IUCNII – Nacia parko

Nacia Parko Valo de Morto (Kalifornio)
Nacia Parko Valo de Morto (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Nacia Parko Valo de Morto

Vikimedia Komunejo:  Death Valley National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Priskribo redakti

Grandan parton de la parko konsistigas la samnoma Valo de Morto (angle Death Valley [ˈdɛθ ˌvæli]) la plej malalta, plej seka kaj plej varmega valo de Usono.[1] La plej malalta punkto de la dezerto kaj de la parko situas 85,5 metrojn sub la marnivelo. La dezerto havas la rekordon pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo en Ameriko, 56,7   , notita en la loko Furnace Creek dum 1913 – ĵus sub la tutmonda rekordo pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo, 58   , kiu mezuriĝis en la loko El Aziza de Libio dum 1922. La teritorio situas norde-sude inter la montoĉenoj Amargosa oriente kaj Panamint okcidente. La montaroj Sylvania kaj Owlshead konsistigas la nordan respektive sudan limojn. La dezerto kovras areon de proksimume 7 800 km², la nacia parko sume areon de 13 628 km².

Dum la jaro 1933 la Valo de Morto estis deklarita nacia monumento de Usono, dum la jaro 1994 ĝi, la apuda valo Panamint kaj larĝa ĉirkaŭaĵo estis nomumita nacia parko, kaj sekve deklariĝis aparte protektenda teritorio. Al la nacia parko krom la centra teritorio ankoraŭ apartenas la subtera kavo Devil's Hole pli oriente en Nevado.

 
la Valo de Morto, vidita el la kosmo

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti