National Audubon Society

(Alidirektita el Nacia Societo Audubon)

La National Audubon Society (Nacia Societo Audubon) estas usona soci-utila media organizo dediĉita al konservado. Integrigita en 1905, Audubon estas unu el la plej malnova de tiaj organizoj en la mondo kaj uzas sciencon, edukon kaj radikan lobiadon por avanci ĝian konservadomision. Ĝi estas nomita tiele en honoro de John James Audubon, francusona ornitologo kaj naturalisto kiuj pentris, katalogis, kaj priskribis birdojn de Nordameriko en sia fama libro Birds of America (Birdoj de Ameriko) publikigita en sekcioj inter 1827 k 1838.

National Audubon Society
scienca societo • neprofitcela organizaĵo
Komenco 5-a de januaro 1905 vd
Geografia situo 40° 43′ 45″ N, 74° 0′ 19″ U (mapo)40.729225-74.00520833Koordinatoj: 40° 43′ 45″ N, 74° 0′ 19″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Manhatano
Situo Manhatano
National Audubon Society (Novjorko)
National Audubon Society (Novjorko)
DEC
National Audubon Society
National Audubon Society
Lokigo de Novjorko en Usono
Map
National Audubon Society
Agareo

mediprotekto
ekologio
ornitologio

Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr
"Audubon House", la iama sidejo de la National Audubon Society ĉe 700 Broadway en Manhatano, Novjorko

La socio havas preskaŭ 500 lokajn erojn, ĉiu de kiuj estas sendependaj ne-profitaj organizaĵoj libervole aligitaj kun la Nacia Societo Audubon, kiu ofte organizas birdumajn ekskursojn kaj konservad-rilatajn agadojn. Ĝi ankaŭ kunordigas la Kristnaskajn Birdokalkulojn okazintajn ĉiun decembron en Usono, ekzemplo de civitana scienco, same kiel, en partnereco kun Laboratorio Cornell de Ornitologio, la Granda Ĝardenbirdan Kalkulon ĉiun februaron. Kune kun Cornell, ĝi kreis eBird, retan datumbazon por birdobservado.

La National Audubon Society havas ankaŭ multajn mondajn partnerojn por helpi birdojn kiuj migras trans la usonajn limojn, inklude BirdLife International baze en Anglio, Bird Studies Canada, kaj multajn partnerojn en Latinameriko kaj Karibio. Audubon's International Alliances Program (IAP) kunigas homojn de la Okcidenta Hemisfero por kunlabori por plibonigi konservosolvojn kiel per Gravaj Birdareoj.

La ĉefaj oficejoj de la socio estas en Novjorko kaj Vaŝingtono, kaj ĝi havas ŝtatoficejojn en proksimume 24 ŝtatoj. Ĝi ankaŭ posedas kaj funkciigas kelkajn naturcentrojn malfermajn al publiko, situantajn en urbaj sidejoj, inkluzive de Novjorko, Fenikso-Dallas kaj Los-Anĝeleso, same kiel ĉe birdorifuĝejoj kaj aliaj naturaj areoj. Audubon-Centroj disponigas natureltrovaĵon kaj konservadeblecojn kiuj helpas forĝi dumvivajn ligojn inter homoj kaj naturo, avancante la mision de la organizo eduki publikon koncerne birdojn kaj konservi birdajn kaj aliajn vivejojn.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Frank Graham, Jr., The Audubon Ark: A History of the National Audubon Society (New York: Alfred A. Knopf, 1990) ISBN 0-394-58164-4

Eksteraj ligiloj redakti