Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj

La Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj (nederlande Nationale Maatschappij der Belgische Spoorwegen, france Société Nationale des Chemins de Fer Belges, oficialaj mallongigoj: NMBS, SNCB) estas la belga nacia operatoro por la fervoja transporto. Ĝi estas kreita en la jaro 1926. La NMBS/SNCB estas aŭtonoma registara kompanio. En 2005 la kompanio estis apartigita en tri partojn: Infrabel, kiu respondecas pri la fervoja infrastrukturo, la publika fervoja operatoro NMBS/SNCB mem kiu respondecas pri la varoj kaj pasaĝeroj, kaj NMBS/SNCB-Holding, kiu posedas ambaŭ kompaniojn kaj superrigardas la kunlaboron. Esence tio ĉi estis paŝo al estonta liberaligo de la fervojaj servoj pasaĝera kaj vara konforme al la eŭropa regularo. Pluraj varaj operatoroj ekde tiam ekhavis permeson uzi la belgan fervojan reton.

Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj
emblemo
nacia fervojo
Dum 1-a de septembro 1926 - nuntempe
Antaŭulo Belgian State Railways
Geografia situo 50° 50′ 8″ N, 4° 20′ 9″ O (mapo)50.835694.33578Koordinatoj: 50° 50′ 8″ N, 4° 20′ 9″ O (mapo)
Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj (Belgio)
Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj (Belgio)
DEC
Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj
Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj
Map
Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj
Fondintoj Belgio vd
Membro de RailteamInternacia Fervoja Unio • International Rail Transport Committee • International Association of Public Transport vd
Sidejo Saint-Gilles / Sint-Gillis
Lando Belgio
Estr(ar)o Sophie Dutordoir
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public limited company, governed by public law
filioj OSR France • Lineas • HR-Rail • Securail • Train World vd
Posedatoj HSL 1 • Fyra • Q2181015 • Eurostar International Limited • Antwerpen-Linkeroever railway station vd
vdr
Klasika trajno en la stacidomo de Gent-Sint-Pieters
NMBS/SNCB trajnoj en la stacidomo de Antwerpen-Centraal

En 2004 la NMBS/SNCB transportis 178,4 milionojn da pasaĝeroj laŭ reto 3536 kilometrojn longa (de kiuj 2950 km elektra).

La fervoja reto momente inkluzivas du grandrapide trajnajn liniojn je kiuj eblas veturi ĝis 300 km/h: unu de Bruselo al la landlimo kun Francio, kaj unu de Loveno al Liège. En 2007 aldoniĝos kromaj tiaj linioj al Germanio kaj Nederlando.

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti